Landvojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landvojo estas vojo, plej ofte ŝoseo, kiun zorgas la landoregno, en kiu ĝi situas.

Kutime landvojoj trairas plurajn partojn (regionojn, provincojn) de la lando, tiel ke estus malkonvene lasi al tiuj partoj la zorgadon. La zorgado fare de la lando certigas unuecan staton de la vojoj kaj ebligas planadon el la vidpunkto de longdistancaj vojaĝoj aŭ transportoj. Krome landvoja sistemo ebligas plibonigi la trafikajn kondiĉojn al kaj tra malriĉaj regionoj, kiuj ne kapablus mem financi la konstruadon de altkvalitaj vojoj.

En kelkaj landoj la landvoja sistemo ampleksas ĉiujn aŭtovojojn kaj aldone pliajn, ne nur-aŭtajn vojojn. Iuj mondregionoj kreis superlandajn vojsistemojn, ekzemple Ameriko (Tut-Amerika Ŝoseo) kaj Eŭropo (eŭropaj ŝoseoj).

Ekzemploj