Lanfranc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lanfranc (n. ĉ.1005, m. la 24-an de majo 1089) estis ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio.

Frua Vivo

Li naskiĝis ĉe Pavio, Lombardujo. Li transiris la Alpojn, kaj instruis en Francio. Ĉirkaŭ 1039 li iĝis la estro de la katedrala lernejo de Avranches.

Bec kaj Caen

En 1042 li eniris Abatejon Bec, kie li vivis ĝis 1045 en plena soleco. Tiun jaron Herluin, abato de Bec, persvadis lin fondi lernejon kiu altiris virojn kiu poste iĝis tre influaj ekleziuloj. Li famiĝis kiel filozofo kaj teologo.

Baldaŭ li iĝis prioro de Bec. Laŭdire li forte kontraŭis la geedziĝon en 1053 de Duko Vilhelmo de Normandio kaj Matilda de Flandrio, eble pro tro proksima parenceco, kaj Vilhelmo decidis ekzili lin: sed ili finis la kverelon kiam Lanfranc estis elironta de Normandio, kaj poste Lanfranc persvadis la papon aprobi la geedziĝon, tiel gajnante la longdaŭran dankemon de Vilhelmo, kiu subtenis liajn reformojn de la monaĥa vivo.

Eble en 1062 aŭ 1063 Lanfranc eliris de Bec por iĝi abato de Caen. En 1066 li gajnis la benon de la papo por la normanda invado de Anglio.

Ĉefepiskopo de Canterbury

En 1067 mortis la episkopo de Rouen kaj oni proponis ke Lanfranc sekvi lin, sed Lanfranc malakceptis. La 15-an de aŭgusto 1070 Stigand estis senigata de la ofico de ĉefepiskopo de Canterbury. La 29-an de tiu monato Lanfranc konsekriĝis kiel lia sekvanto, kaj tuj iniciis reformojn de la angla eklezio. Tomaso de Bayeux, ĉefepiskopo de Jorko, deklaris ke lia ĉefdiocezo sendependis de tiu de Canterbury, kaj sekvis longa kverelo. Kiam Lanfranc vizitis la papon por ricevi la paliumon, tiu decidis ke koncilio de la angla eklezio, kiu okazis ĉe Winchester en 1072. La konsilio aprobis la pretendojn de Lanfranc, sed estis nova papo kiu neniam konfirmis la decidon.

Vilhelmo permesis ke Lanfranc ordu ekleziajn aferojn per sinodoj. Tamen Lanfranc elpensis leĝajn pretekstojn por laikaj procesoj kontraŭ du episkopoj, Odo de Bayeux kaj Vilhelmo de St-Calais, episkopo de Durham.

Pro-Vilhelma politiko

Li anstataŭenigis anglosaksajn prelatojn per normandoj, tiel plifortigante Vilhelmon. Plurfoje dum la foresto de Vilhelmo li helpis regi Anglion. En 1075 li eltrovis kaj malsukcesigis komploton kontraŭ Vilhelmo de Roĝero de Breteuil (2-a grafo de Hereford) kaj Ralph de Gael (grafo de Norfolk). Inter la ribelantoj estis Waltheof, grafo de Northumbria, kiu forlasis la konspiron kaj malkaŝis la komploton al Lanfranc. Tiu urĝis Roĝeron reomaĝi al Vilhelmo, kaj fine ekskomunikis lin. Malgraŭ la petoj de Lanfranc, Vilhelmo ekzekutis Waltheof en 1076: li estis la sola grafo ekzekutita pro la ribelo, kaj Lanfranc diradis ke li mortis pro la krimoj de aliaj.

Lastaj jaroj

Post la morto de Vilhelmo la Konkerinto en 1087, per la klopodoj de Lanfranc Vilhelmo la 2-a heredis la anglan tronon. En 1088 Lanfranc presvadis la anglajn nobelojn militi sub Vilhelmo la 2-a kontraŭ lia frato Roberto Curthose kaj Odo de Bayeuxx. Li postulis de Vilhelmo la 2-a promesojn juste regi Anglion, kaj ne hezitis riproĉegi lin kiam ajn li ne plenumis la promesojn. Tamen lia influo sur la reĝo baldaŭ ĉesis: en 1089 li malsanis pro febro, kaj mortis la 24-an de majo.