Langa rusko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
grandigu la foton por ekvidi la verajn foliojn (kiel lango) en mezo de la filoklodioj
Ruscus hypoglossum - Muzeo de Tuluzo

La langa rusko (Ruscus hypoglossum) estas specio el genro rusko (Ruscus), familio asparagacoj (Asparagaceae). Ĝi estas ĉiamverda, plurjara planto, kiu altas 20-30 cm. Ĝia specifaĵo estas ke la floroj kreskas sur mezo de la folitigoj (filokladioj), kiuj estas ovoformaj aŭ lancetaj, longaj 4-7 cm kaj havas nepikan pinton. Sur mezo de la filoklodioj kreskas la folietoj, en kies akseloj kreskas la verdetaj aŭ blankaj floroj po 5-6. Ĝi havas ruĝan 1-2-semajn berofruktojn.

La langa rusko kreskas en la submediterana zono, en fagarbaroj, en karpenaj kverkarbaroj kaj karstaj arbedaroj. La planto estas protektata en Hungario.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]