Langendorf (apud Weißenfels)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langendorf
Blazono
Langendorf (apud Weißenfels) (Germanio)
Langendorf (apud Weißenfels) (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03443
Poŝtkodo 06667
Aŭtomobila kodo BLK
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 11° 58′ O (mapo)51.18305555555611.966666666667Koordinatoj: 51° 11′ N, 11° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 176 m
Areo 14,53 km²
vdr

Langendorf estas eksa administra komunumo kaj nuna parto de la urbo Weißenfels en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ekde plia administra reformo en januaro 2010 ĝi iĝis parto de la urbo Weißenfels. Ĝis tiu momento ĝi estis parto de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Weißenfelser Land, antaŭ tio ĝis julio de la komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Vier Berge-Teucherner Land. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 2493 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio de la vilaĝo estis en 1153. La muroj de iama cisterciana monaĥejo (1230-1539) kaj de la Orfejo (1230-1539) parte konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Nuntempe la iama monaĥeja preĝejo estas spektaklejo por diversaj kulturaj aranĝoj. La eksa orfejo gastigas prizorgcentron por mense handikapitoj kaj homoj tre flegbezonantaj. Substrekindas ankaŭ la multo da modernaj instalaĵoj por sportemuloj kaj infanoj en tiu ĉi vilaĝo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

La eksa orfejo