Langenthal BE
- La mallongigo BE en Langenthal BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Langenthal.. |
Langenthal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Langenthal | |||||
Langete antaŭ la junularrenkontiĝejo kaj kulturcentro Malnova Muelejo en la centro de Langenthal | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Supra Argovio | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen | ||||
Koordinatoj | 47° 12′ 55″ N 7° 47′ 20″ O / 47.21528 °N, 7.78889 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 55″ N 7° 47′ 20″ O / 47.21528 °N, 7.78889 °O (mapo) | ||||
Areo | 14,40 km² | ||||
Alteco | 481 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4900-4902 | ||||
Komunumkodo | 0329 | ||||
Mapo de Langenthal | |||||
Langenthal estas urbo en la administra distrikto Supra Argovio de kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 14547 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Langenthal situas en la regiono Supra Argovio inter Olten kaj Berno. Tra la urbo fluas la rivereto Langete, kiu kunfluas en Murgenthal kun la rivero Rot kaj tiam kiel Murg alfluas la riveron Aro. Langenthal konsistas el la municipoj kaj seteljoj Langenthal mem, Schoren, Waldhof, Hopfern, Zelgli, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Untersteckholz.
Najbaraj komunumoj
La urbo Langenthal limas en nordo al Aarwangen, en nordoriento al Roggwil, en oriento al Pfaffnau (LU), en orientsudoriento al Melchnau, en sudoriento al Busswil ĉe Melchnau, en sudsudoriento al Obersteckholz, en sudo al Lotzwil, en sudokcidento al Bleienbach, kaj en okcidento al Thunstetten.
Trafiko
Langenthal estas regiona trafiknodo. Ĝi situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. Da Langenthal krome ekzsitas fervojlinioj al Niederbipp en Kantono Soloturno kaj tra la Emme-Valo al Lucerno. En la najbara komunumo Bleienbach situas la aerodromo Langenthal kun ICAO-kodo LSPL.
Partnerurboj
Langenthal havas urban partnerecon kun Brig-Glis en Kantono Valezo kaj Neviano en Italio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Langenthal datiĝas el la jaro 861 kiel Langatun. Trovaĵoj el la ŝtonepoko pruvas, ke en Langenthal jam en prahistoria tempo ekzistis homaj setlejoj.
En frua mezepoko la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Langenthal. Ek de 1313 la loko estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj falis en la jaro 1406 al Berno.
En 1893 Langenthal estis kunigita kun Schoren kaj ek de 1997 la komunumo estas pro la kreskanta loĝantaro konsiderata kiel urbo.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Untersteckholz estis integrita al la komunumo Langenthal.
Esperanto-movado
Laŭ Svisa Espero jam en 1909 ekzistis unua Esperanto-grupo en Langenthal. En Langenthal vivis dum multaj jaroj ĝis sia morto Lilly Schaerer, kiu estis de 1957 ĝis 1960 prezidantino kaj de 1960 ĝis 1988 sekretariino de Svisa Esperanto-Societo. De 1960 ĝis 1988 la domo de Lilly Schaerer estis tial la oficiala sidejo de Svisa Esperanto-Societo. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 187, 223 kaj 631)
Vidu ankaŭ
grekeAliaj lokoj kun la nomo Langenthal
Eksteraj Ligiloj
|