Langeoog estas insulo - kaj sur ĝi komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Wittmund de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2011 la komunumo havis 1968 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. La teritorio apartenas al la historia regiono Orienta Frislando.
akvoturo kun monumento de Lale Andersen
la pramo Langeoog IV en matena nebulo
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Langeoog" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |