Langley Research Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Langley Research Center, (LaRC) (prononcu:[LANGli RIserĉ SENtr]) estas la plej malnova en la vico de la NASA-centroj. LaRC situas en Hampton (Virginio). LaRC fokusigas la atenton precipe al aeronaŭtika esplorado, kvankam la surlunigilo Lunar Lander estas testita en tiu ĉi sidejo kaj nombro da komplikegaj kosmaj misioj estas planitaj kaj ellaboritaj tie.

Jam establita en 1917 de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), la centro nuntempe dediĉas du trionojn de la programoj al aeronaŭtiko kaj la ceteron al kosma veturado.

La esploristoj de LaRC uzas pli ol 40 ventotuneloj por pristudi pliigatan sekurecon, kapablon kaj efikecon. Inter 1958, kiam NASA startis la Mercury-projekton kaj 1963, LaRC servis kiel ĉefa oficejo de la Hom-en-kosmo programo. Poste la oficejo estis translokigita al la centro en Houston, la Lyndon B. Johnson Space Center.

Eksteraj ligiloj

greke Langley Research Center, oficiala paĝo (angle)

Ŝablono:Ĝermo-kosmo