Lango-labialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Lango-labialojapiko-labialoj (aŭ langolipaj konsonantoj, aŭ pleonasme lango-labialaj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per metado de la langa pinto aŭ langa klingo kontraŭ la supra lipo, kiu siavice tiriĝas suben renkonte al la lango. Ili prezentas ekstremon de koronala artikulacia kontinuo, kiu etendiĝas de la langolabiala ĝis la sub-apika palatala loko de artikulacio. Inter la lingvoj, langolabialaj konsonantoj tre maloftas, kvankam ili ne prezentas aparte ekzotikan kombinaĵon de artikulaciaj konfiguroj, malkiel klaketaj konsonantojejektivaj konsonantoj. Ili troviĝas en grupo da lingvoj en Vanuatu, aldone al en la Umotína (umo), antaŭnelonge mortiĝinta Bororoa lingvo de Brazilo, aldone al ekstrafonotaktikaj sonoj en Coatlán-Loxicha Zapotec (zps).

Sagitala sekcio de langolabiala halto

La langolabialaj konsonantoj transkribiĝas en la Internacia Fonetika Alfabeto per aldono de la diakrito "meva" al la respektiva alveolara konsonanto. Ili fojfoje trobeblas anstataŭe kun la simbolo por bilabiala konsonanto, sed tian uzaĵon ne agnoskas la Internacia Fonetika Asocio, kaj implicus ke ambaŭ lipoj uzatas.


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
[n̼] langolabiala nazalo Tangoa [n̼ata] "eye"
[t̼] senvoĉa langolabiala plozivo Tangoa (tgp) [t̼et̼e] "papilio"
[d̼] voĉa langolabiala plozivo Vao [nan̼d̼ak] "pafarko?, banto?"
[θ̼̼] senvoĉa langolabiala frikativo Big Nambas (nmb) ['inɛθ̼] "li estas asthmata"
[ð̼] voĉa langolabiala frikativo Tangoa [ð̼atu] "ŝtono"
[r̼] langolabiala trilo Atestita ekstrafonotaktike en Coatlán Zapotec[1]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosemary Beam de Azcona, Sound Symbolism. ĉe http://www.linguistics.berkeley.edu/~rosemary/55-fall2003-onomatopoeia.pdf Arkivigite je 2007-06-23 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maddieson, Ian. "Linguolabials." The Journal of the Acoustical Society of America, Volume 81, Issue S1 (May 1987), p. S65.