Lango (tekniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Lango en teknika senco estas aŭ elstara parto de la rando de tabulo enigebla en foldon de alia tabulo aŭ metala kejlo uzata por langaj kunigoj. Langoj ne havas kliniĝon, iliaj ambaŭ finoj havas saman dimension.

Senludajn langojn oni uzas ĉe kunigataj elementoj jam alimaniere sekurigitaj kontraŭ laŭaksa ŝovo. Gvidajn langojn oni uzas ĉe elementoj sur la ŝafto ŝovataj.

  • Gvidaj kaj senludaj langoj estas normigitaj.
    • Gvidaj langoj devas esti en la foldo fiksitaj (sekurigitaj) per unu aŭ du ŝraŭboj kun mergita kapo. Longaj langoj havas ŝraŭbingon por ilia retireblo el kanelo per premŝraŭbo.
    • Senludaj (alĝustigitaj) langoj havas la flankajn supraĵojn alĝustigitajn. Oni uzas ilin por transmisio de grandaj fortoj.
  • Diskaj langoj estas uzataj por sekurigo de elementoj kontraŭ turniĝado sur la ŝafto. La lango havas formon de duon-disko (segmento), facile produkteblan. Oni ne bezonas ĝin precize alĝustigi kaj ĝi poziciiĝas mem en la foldon de nabo. Malavantaĝo estas, ke la foldo malfortigas la ŝafton. Diska lango transportas la turno-momanton sekure. La elementojn oni devas sekurigi kontraŭ laŭaksa ŝovo.

Langojn oni kontrolas je tranĉo kaj koncentrita premo (kraŝ-premo). La lango per sia flanko transportas la turnomomanton, kiun eltenas la ŝafto.