Langwies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Langwies
Blazono de Langwies
Langwies
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46°49′20″N 9°43′0″O  /  46.82222°N, 9.71667°O / 46.82222; 9.71667 (Langwies)Koordinatoj: 46°49′20″N 9°43′0″O  /  46.82222°N, 9.71667°O / 46.82222; 9.71667 (Langwies)
Nombro de enloĝantoj 276
Areo 54,96 km²
Alteco 1377 m super marnivelo
Poŝtkodo 7057
Komunumkodo 3924
Mapo de Langwies

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Langwies (prononcu langvis; en la romanĉa lingvo: PralungPraliung) estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 276 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Langwies situas en la supra orienta parto de la valo Schanfigg, ĉe la bordo de la rivero Plessur, kiu sur la komunuma teritorio unue fluas de sudo al nordo kaj tiam turniĝas okcidenten. En Langwies kuniĝas la valoj de Arosa, Fondei kaj Sapün. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo Langwies la vilaĝetoj Platz, Litzirüti, Fondei kaj Sapün.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Langwies limas en nordo al Fideris, en nordnororiento al Conters en Prättigau, en oriento al Klosters-Serneus, en sudoriento al Davos, en sudokcidento al Arosa, kaj en okcidento al Peist.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Langwies disponas estas konektita per la stacidomoj Langwies kaj Litzirüti ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Arosa al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa. En Lanwies flankeniras vojo al la direkto de Strelapasejo al Davos. La vojo tamen ne estas veturebla ĝis la pasejkulmino, tra kiu kondukas nur piedira pado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Langwies datiĝas el la jaro 1384 kiel die lang Wise. La setlado en la malantaŭa parto de la valo de Schanfigg komenciĝis en la jaro 1273 je insitigo de la katedrala paroĥo de Koiro kaj la Monaĥejo Sankt Luzi unue de retoromanoj venantaj de Peist kaj ek de 1307 de valzoj venantaj de Davos. La tribunala komunumo Langwies konstituiĝis en la jaro 1400 per unuiĝo de la germanlingvaj vilaĝoj Langwies, Praden, Fondei kaj Sapün. Landaj senjoroj estis ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz, sekvis la Grafoj de Werdenberg kaj en 1363 la Grafoj de Togenburgo. Ek de 1436 Langwies kune kun Sankt Peter formis Superan Tribunalejo interne de la Dektribunala Federacio. Male al la lokoj de la ekstera valo de Schanfigg, la Langwies havis sendependan malaltan tribunalon kaj elektis mem sian komunumestron, kiuj rajtoj estis konfirmitaj en la liberecletero de 1441. Post 1437 la Grafoj de Montfort estis la landaj senjoroj kaj ek de 1471 la Senjoroj de Matsch. En la jaro 1479 Langwies venis sub regado de Aŭstrio. en la jaro 1652 Langwies sin liberaĉetis de Aŭstrio kaj en 1657 ankaŭ de la feŭdo de la episkopo de Koiro. En la jaro 1877 estis malfermita la veturebla vojo al Koiro, en 1891 ankaŭ al Arosa, kaj en la jaro 1914 estis inaŭgurita la fervolinio de Koiro al Arosa. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Jürg Simonett: Langwies en Historia Leksikono de Svislando (2007-11-23)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]