Lantsch/Lenz
| Lantsch/Lenz | |
|---|---|
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Albulo |
| Komunumaro | Belfort |
| Koordinatoj | 46°41′6″N 9°33′54″O / 46.685°N, 9.565°OKoordinatoj: 46°41′6″N 9°33′54″O / 46.685°N, 9.565°O |
| Nombro de enloĝantoj | 529 |
| Areo | 21,81 km² |
| Alteco | 1328 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7083 |
| Komunumkodo | 3513 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Lantsch/Lenz estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Belfort kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio [redakti]
Lantsch/Lenz situas sur suna teraso 500 metrojn super la Albulovalo ĉe ties norda flanko.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Lantsch/Lenz limas en nordo al Arosa, en nordoriento al Alvaneu, en sudoriento al Brienz/Brinzauls, en sudokcidento al Alvaschein, kaj en okcidento al Vaz/Obervaz.
Nomo kaj lingvoj [redakti]
Lantsch/Lenz estas dulingva formo por emfazi la dulingvecon de la komunumo. Lantsch (prononcu lanĉ) estas la romanĉa formo kaj Lenz (prononcu lenc) la germana. Komence de la 20-a jarcento preksaŭ la tuta loĝantaro parolis la romanĉan, kaj ankoraŭ en la jaro 1980 la romanĉlingvanoj estis 60,21% de la loĝantaro. Okaze de la lasta popolnombrado de la jaro 2000 nur ankoraŭ 36,70 % de la loĝantoj parolis la romanĉan, dum la germanlingvanoj kun 54,23% nun estas la absoluta plimulto.
Trafiko [redakti]
Lantsch/Lenz situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Koiro tra Tiefencastel al la Juliopasejo. Sur tiu vojo cirkulas la poŝtaŭtolinio de Lenzerheide al Davos, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Lantsch/Lenz en la imperia urbaro datiĝas el la jaro 831 kiel Lanzes.
Oni trovis en Lantsch/Lenz ruinojn kaj objektojn el la frua ferepoko kaj la romia tempo, kiuj indikas, ke la loko jam frue estis loĝata.
En la 12-a jarcento Lantsch/Lenz apartenis al la Senjoroj de Belfort. Kiel parto de la tribunalo Belfort Lantsch/Lenz fariĝis en la jaro 1338 posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo. Ek de 1436 ĝis la jaro 1850 Lantsch/Lenz estis membro de la Dektribunala Federacio. Ek de 1851 Lantsch/Lenz estas komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. [1]
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Lantsch/Lenz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||
