Lančov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lačnov.
Lančov
germane Landschau
municipo
Preĝejo de sankta Magdaleno en Lančov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lančov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Vranov nad Dyjí
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Akvorezervujo Akvorezervujo Vranov
Rivero Dijo
Situo Lančov
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 26″ N 15° 46′ 04″ O / 48.90722 °N, 15.76778 °O / 48.90722; 15.76778 (mapo)
Katastro 15,08 km² (1 508 ha) Lančov
Loĝantaro 218 (2023)
Denseco 14,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 06
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594326
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lančov
Retpaĝo: www.obeclancov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lančov estas municipo en Ĉeĥio, en suda Moravio, apud digolago de Vranov. Vivas ĉi tie 218 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štítary, Chvalatice, Starý Petřín, Podmyče kaj Vranov nad Dyjí.

Somera Esperanto-Tendaro[redakti | redakti fonton]

Apude troviĝas Somera Esperanto-Tendaro, festanta en 2012 sian 60-jariĝon. La tendaron organizas ĉiujare Esperanto-klubo Třebíč. De komence tie staris nur tendoj, sed proksimume antaŭ dudek jaroj pro higienaj motivoj (la lago estas rezervujo de trinkakvo) la Registaro malpermesis tendojn kaj necesis konstrui kabanojn (tamen restis la tradicia nomo "tendaro"). La iniciatintoj estis Theodor Kilian kaj Pavel Sittauer, kiu ĝin organizas ĝis nun.

Matene okazas lingva instruado, posttagmeze naĝado, boatado, sportado, ekskursoj al kasteloj Vranov, Bítov, ruino Cornštejn, aŭ al Vieno.

Dum socialismo estis la tendaro plenplena dum ĉiuj tri etapoj sole de esperantistoj, nun la ekonomia premo devigis la organizantojn instrui ankaŭ la anglan, germanan, francan, rusan, hispanan, desegnadon, ŝakon k.s. La kabanaro estas ĉirkaŭita de arbaro, la lago troviĝas eble 100 m malproksime.

Adreso por interesatoj: Esperanto, 674 01 Třebíč, Ĉeĥio

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869427
1880427
1890442
1900429
1910432
1921454
JaroLoĝantoj
1930441
1950333
1961327
1970279
1980274
1991257
JaroLoĝantoj
2001251
2014238
2016232
2017229
2018231
2019220
JaroLoĝantoj
2020223
2021203
2022211
2023218

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Magdaleno

Ĉe la golfo de Lančov troviĝas tri someraj infanaj tendaroj:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.