Laodico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektro en la tombejo de Agamemno, laŭ Frederic Leighton, 1869. Laŭ Homero ŝia vera nomo estis Laodico.

Laŭ la helena mitologio Laodico (el la greka, popola justeco), ankaŭ nomita HieroAstioko, estis princino el Trojo, la plej prudenta, saĝa kaj bela filino de la gereĝoj Priamo kaj Hekubo[1].

Oni eĉ konsideris ŝin la plej bela virino el Trojo, eĉ pli ol ŝia fratiino Kasandro, kiu multfoje estis nomita tiel[2]. Laodice disdegnis Helenon, kiun ŝi kutime konsideris malpli granda, kvankam ŝi estis tridek kvar jarojn pli maljuna ol Laodico.

Antaŭ la komenco de la Troja milito, ŝi enamiĝis al Atamanto, la atena heroldo, filo de Tezeo, kiu vojaĝis al Trojo por klopodi pace kaj diplomatie hejm-revenigi Helenon. El tiu rilato naskiĝis Munito, kiu estis kasita de Laodico kaj poste vartita de Etro, avino de Atamanto kiu tiatempe estis sklavino de Heleno. Post la milito, Munito translokiĝis al Grekio kun sia patro, kaj Laodico ne plu renkontiĝis lin, sed ĉiam konservis la dolorigan memoron de sia filo.

Laŭ la Iliado, la edzo de Laodico estis Helikaono, filo de Antenoro[1]. Tamen, aliaj versioj asertas ke ŝi edziniĝis al Telefo, reĝo de Misio kaj filo de Heraklo[3]. Kiam la milito eksplodis, ŝi akompanis sian edzon kaj lian filon Eŭripilo al Trojo, por helpi la defendadon de la urbo. Ĵusalvenitaj al Malgrandazio, Helikaono provis perforte edziĝi al ŝi, kaj klopodis dronigi Eŭripilon en la lago Ĥanto, sed la ĝustatempa interveno de Telefo evitis tion. Li senkapigis Heliaonon, kaj ordonis ke ĉiuj ŝildoj de la misia armeo surportu pentraĵon de la lasta vizaĵo de Helikaono, montrante lian terurigitan mienon.

Dua versio asertas ke Heliakono sukcesis edziĝi al Laodico: kiam Telefo, obeante orakolon, forlasis la urbon por ke siaj malamikoj sanigu lian vundon, Laodico pensis ke li, kiu ankoraŭ ne estis ŝia edzo, ankaŭ intencis forlasi ŝin. Post esti kuracita de Odiseo, Telefo rifuzis ataki Trojon, tial kial sia amatino ankoraŭ loĝis tie. Sed li helpadis la aĥeojn, montrante al ili sekretajn vojojn kaj taŭgajn strategiojn por konkeri ĝin. Priamo decidis tiam edzinigi Laodicon al Helikaono. Kiam Telefo revenis, ŝi trompis lin per mensogo. Laŭ ŝi, Helikaono ŝtelis la bovaron donacitan de Heraklo al la paro, kaj ŝi promesis kruelan venĝon nome de Telefo se li promesas edziĝi al ŝi. Tiel farite, Laodico ponardis Helikaonon tiu nokton kaj tuj poste edziniĝis al Telefo[1]..

La scio pri la morto de Munito, pro serpenta piko dum ĉasado en Trakio, dolorigis tiel Laodicon ke ŝi ne plu eltenis ĝin kaj decidis sin-mortigi[4]. Tamen, laŭ kromaj versioj, ŝi petegis al la gedioj (tre eble al Persefono) baldaŭan finon kaj tiam falis en abismon subite aperitan, en la templo de Tros, antaŭ la gapa ĉeesto de la ĉeestantoj[5]. Oni tiam supozis ke la infera diino permesis Laodicon loĝi, ankoraŭ viva, kun sia filo en Hadeso, la mondo de mortintoj.

Tria rakonto asertas ke ŝia kialo por deziri morton estis la falo de Trojo, kaj la timo iĝi sklavino de la edzino de Telefo. Malgraŭ ĉio, Paŭzanio kalkulas ŝin inter la virinoj kaptitaj de la grekoj en la Troja milito, pentritaj sur la Lesko de Delfo. Li komprenas ke la grekoj respektis ŝian vivon pro tio, ke ŝi estis la edzino de Antenoro, lia aliancano[6].

Partneroj kaj idaro
Atamanto Telefo Helikaono

Aliaj rolulinoj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Laodico estis la nomo de diversaj rolulino de la helena mitologio:

  1. Filino de la reĝo Kiniraso de Kipro kaj de Metarmo, filino de Pigmaliono. Ŝi edziniĝis al Elato, reĝo de Arkadio, kun kiu ŝi havis kvin filojn: Stinfalo, Pereo, Cileno, Epito kaj Iskiso[7].
  2. Filino de Agapenoro, la reĝo de Arkadio kiu, post la Troja milito, perfortite alvenis al la marbordoj de Kipro kaj tie, en Tegea, li fondis la sanktejon de Pafia Afrodito. Ŝi konsilis sian edzon sendi donacon (tipa kipra peplo) al Alia Ateno, por ke ŝi ne sentu envion[8].
  3. Hiperborea junulino, kiun oni sendis, kune kun Hiperoko kaj aliaj kvin knabinoj, al Deloso, por plenumi tie oferojn al la gedioj[9].
  4. Nimfo amata de Foroneo, reĝo de Peloponezo, kiun kiu ŝi naskis Apison, Karon kaj Niobo. Laŭ Apolodoro ili estis la gepatroj ankaŭ de Lirko kaj Ktonio[10].
  5. Mikena princino, filino de Agamemno kaj Klitemnestro, kiun la plimulto de la tragikaj verkistoj nomis Elektro[11].
  6. Filino de Aleo kaj edzino de Eolo, kun kiu iĝis patrino de Salmoneo kaj Kreteo.
  7. Laodico estis altenativa nomo de Iftimo, la fratino de Penelopo.
  8. Filino de Ifiso kaj patrino de Kapaneo.
  9. Amantino de la mara dio Pozidono.
  10. Unu el la oceanidinoj, do filino de Oceano kaj Tetiso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Homero. Iliado, 3.123.
  2. Homero. Iliado, 13.365.
  3. Higeno. Fabloj, 101.
  4. Partenio. Am-aferoj, 16.
  5. Apolodoro. Epitomo, 4.5.23.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.26.7-8.
  7. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.9.1.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.5.2.
  9. Herodoto. Historio, 4.33.
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.1.
  11. Homero. Iliado, 9.142.