Laokoonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La skulptaĵo de Laokonto kaj siaj filoj en la Vatikanaj muzeoj

LaokoontoLaokonto estis pastro en Trojo, mortigita de serpentoj, kune kun siaj filoj.

Li estas konata ĉefe pro la skulpta grupo Laokoonto kaj siaj filoj, unu el la plej gravaj verkoj de la helenisma periodo. Ĝi estis skulptita de Agesandro, Atenodoro kaj Polidoro de Rodiso ĝis la jaro 50 pK kaj nun estas en la Vatikanaj muzeoj (Vatikanurbo)

La personulo[redakti | redakti fonton]

En la greka mitologio LaokontoLaokoonto (en greka Λαοκόων Laokóōn) estis la pastro de Apolo Timbreo en Trojo, edzo de Antiopo kaj patro de du filoj. Post kiam la akeaj sieĝantoj ŝajnigis retiron, la trojanoj trafis ĉevalon konstruita el ligno ĉe la pordoj de la urbo. Tiam li diris la faman frazon (en la latina) "Timeo Danaos et dona ferentes" (Mi malfidas la grekojn eĉ se ili donacas).

Laokonto avertis, ke ene de la ĉevalo povis esti akeaj armeanoj kaj sugestis bruligi ĝin. Sed la trojaj armeanoj ne atentis lin. Kuraĝege, li ekĵetis brulintajn bastonojn ĉele bruligi la ĉevalon, sed tiam du grandaj serpentoj eliris el la akvoj kaj voris liajn filojn; li, surprize, ĵetis sin mem lukte kontraŭ la serpentoj kaj ankaŭ li estis vorita.

Laŭ la tradicio de Vergilio oni deduktas, ke la puno de Laokoonto estas kaŭzata de la profano klopodo detrui la donacon al dio, kaj pro tiu kialo neniu kredis lin. Alia tradicio diras, ke Laokoonto estis rompinta la malpermeson de Apolono geedzigi kaj naski filojn. Alia fonto asertas, ke Laokonto estis profananta la imagon de Febo, kiam li edziĝis antaŭ tiu.

Se oni estus fidinta je la averto de Laokonto, la triko de Odiseo estus estinta ega malsukceso kaj tio estus ŝanĝinta la tutan historion (legendon) de la milito de Trojo.

La skulptaĵo de Laokoonto[redakti | redakti fonton]

La skulpta grupo Laokonto apartenas al la Skolo de Rodas aŭ al tiu de Pergamono. Ties aŭtoroj estis Agesandros, Polidoros kaj Atenodoros. Ĝi estis skulptita originale en rozblanka marmoro. Ĝi estas 2,42 m longa kaj estis en la Varmobanejo de Tito (Romo). Aktuale ĝi estas en ekspozicio en la Vatikanaj muzeoj.

La skulptaĵo reprezentas la draman kaj energian momenton kiam Laokonto estas ringigita de la du serpentoj kune kun siaj filoj. Laŭ la artokritikistoj la skulptaro reprezentas la senpovon kaj la superhoma doloro. Teoriistoj pri arto kiel Lessing proponis ekde la studo de la krio de Laokonto tutan poetikon (teorion) pri arto.

La skulptaĵo havas oblikvan strukturon, kun rondoformaj korpoj; en ĝi malaperas la klasikaj sereneco kaj ekvilibro. La helenisma periodo elstaras pro ties kvar skoloj: tiu de Ateno, tiu de Aleksandrio, tiu de Rodiso kaj tiu de Pergamono. La ĉefaj instancoj de la helenismo estis la urboj kaj tiu arta movado naskiĝis je la morto de Aleksandro la Granda.

Kiam la skulptaĵo estis malkovrita en 1506 mankis al ĝi la dekstra brako, kaj pro tio oni skulptis novan brakon en rekta sinteno. Tamen, kiam en 1957 oni malkaŝis la originalan brakon, tiu ĉi estis faldita, precize en la sinteno kiun Mikelanĝelo proponis por la rekonstruo. La skulptaĵo estis akirita por la Vatikano de la papo Julio la 2-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]