Laosa Nacia Asembleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Laosa Nacia Asembleo (laose: Sapha Heng Xat) estas la unuĉambra parlamento de Laoso. Ĝi estis establita laŭ la nuna formo fare de la Konstitucio de Laoso en 1991, anstataŭante la Superan Popolan Asembleon. Post la elektadoj de decembro 1997, la sidlokoj pliiĝis al 99, kaj nova strukturo estis anoncita kaj Samane Vignaket estis elektata kiel ĝia prezidento. La Nacia Asembleo kunvenas en Vjentiano.

Laoso estas unupartia ŝtato, kie la Laosa Popola Revolucia Partio estas la ununura partio kiu laŭleĝas kaj regas. La plejmulto el la agoj de la Asembleo konsistas el ratifado de la partiaj decidoj. Ĝia prezidanto estas Thongsing Thammavong.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]