Laosa popolo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Okt. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La laosa popolo estas etno el Sud-Orienta Azio. La plejparto de ĉi tiu popolo loĝas en Laoso (ĉ. kvar milionoj) kaj en Tajlando (ĉ. 15 milionoj). En Tajlando, la laosanoj loĝas ĉefe en la regiono Isano, kvankam ili ekloĝas en la tuta lando en la serĉado de laboro, ĉefe en Bangkoko. La laosanoj parolas plurajn dialektojn de la propra lingvo, la laosa kaj de la isana, lingvoj kelkfoje konsiderataj kiel nur unu lingvo. Kiel rezulto de la tajigada politiko entrerenita dum la 20-a jarcento, multaj laosanoj preferas nomi sin "isananoj". Oni ne konfuzu la apartenandon al la ŝtato Laoso, kie ĉiuj civitanoj estas laosanoj kaj la apartenado al la laosa etno, la plej grava de Laoso.

