Lapáncsa
Lapáncsa | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7775 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 49′ N, 18° 30′ O (mapo)45.81666718.5Koordinatoj: 45° 49′ N, 18° 30′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 4,36 km² ( 436 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lapáncsa [+] | |||
Lapáncsa [lapAnĉa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 4 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8193/18.4985
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7775
- Telefonprefikso: 72
Situo[redakti | redakti fonton]
Lapáncsa situas sur ebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo, fervojo Pécs-Osijek preteriras. Beremend kaj Villány troviĝas po 8, Siklós 20, Harkány 25, Mohács 29 kilometrojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1349 laŭ tiama ortografio "Lappanch". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1760 germanoj refondis la komunumon. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1781
- 2 memorŝtonoj de 1993 kaj 1996 memore al la deporto
- vinkeloj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.adatbazis.mtaki.hu