Lapa (Rio de Janeiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arkoj de Lapa

Lapa estas distrikto de la urbo Rio de Janeiro, Brazilo.[1]

Arkoj de Lapa[redakti | redakti fonton]

La bondinho, tramo, sur la arkoj de Lapa.

La arkaro estis konstruita en 1750 de la kolonia registaro portugala por liveri akvon al la urbo. Ĝi estas 270 m longa kaj 16,40 m alta, havas 42 arkojn. Ekde 1896 la Arkoj de Lapa servis kiel strato por la pitoreska elektra tramo bondinho kiu supreniras tra la morro (monteto) de Santa Teresa survoje al la kvartalo Santa Teresa.

La Arkoj de Lapa, unu de la turismaj allogaĵoj de Rio de Janeiro.


Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Secretaria Municipal de Urbanismo - SMU. Portal Geo de la Prefectura de Río