Lapfermilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lapfermilo
Lapfermilo: kroĉiloj (maldekstre) kaj bantetoj (dekstre).

Lapfermilo estas fermilo aŭ ligo, kiu povas esti ripete facile fiksata kaj malfiksata, uzata interalie en vestaĵoj. Estas du kuniĝantaj partoj: kroĉiloj unuflanke kaj harsimilaj bukloj aliflanke.

Historio[redakti | redakti fonton]

la kroĉiloj de lapo (detalo).

Lapfermilo estas eltrovaĵo de la sviso George de Mestral. Li havis la ideon en 1941, post kiam li miris kiel malfacile li povis forigi lapojn el siaj vestoj kaj el la felo de sia hundo, kiuj tie amasiĝis dum la taga promenado. Li malkovris ke lapoj estas kovritaj de etaj kroĉiloj, per kiuj ili alkroĉiĝis al la vesto kaj felo. De Mestral vidis la eblecojn kaj disvolvas — per multe da tempo kaj peno — la fermilon kaj patentigis ĝin en 1951 en Svislando. Patentoj en diversaj aliaj landoj sekvis, inter kiuj en 1955 en Usono.

Nomo[redakti | redakti fonton]

De Mestral nomis sian eltrovaĵon Velcro, kunfandiĝo de la francaj vortoj velours (veluro) kaj crochet (kroĉileto). La markonomo Velcro estas en la plejmulto de la landoj registrita fabrikmarko, kaj en multaj lingvoj, inter kiuj la angla, la franca kaj la flandra, lapfermilo estas konata ĉefe sub tiu nomo. En aliaj lingvoj, kiel la nederlanda, la gemana kaj la sveda, la ĝenerala termino estas ĉefe uzata (respektive klittenband, Klettverschluss kaj kardborrband).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]