Lappar, la antikristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lappar, la Antikristo
Lappar, la Antikristo
Lappar, la Antikristo
Aŭtoro Endre Tóth
Eldonjaro 1982
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungara Esperanto-Asocio
Paĝoj 137
ISBN 963-571-048-8
vdr

Lappar, la Antikristo estas novelaro de Endre Tóth aperinta postmorte en 1982. Ĝi estas eldonita de Hungara Esperanto-Asocio el Budapeŝto. Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1974 kaj 1976. La verko estas menciita en la baza legolisto laŭ William Auld.

En la rakontaro aferoj okazas sen klara kaŭzo kaj sen evidenta celo. Homoj agas sen videbla motivo kaj sen esprimita intenco. Tio validas kaj pri la protagonistoj, kaj pri la flankaj roluloj. Tio kreas por la leganto tre apartan perspektivon. Oni trovas sin kvazaŭ en tunelo sen komenco kaj fino, ne sciante de kie kaj kien oni survojas. Pro tio aparte elstaras la agoj kaj okazaĵoj per si mem.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu serio de mallongaj noveloj, kies enhavo plej ofte estas tre fantasma, ne estas egalvalora. Plej grandan impreson lasis al mi la unua, kies titolo fariĝis tiu de la tuta broŝuro. Bedaŭrinde svarmas la preseraroj kaj mi ankaŭ riproĉas la uzon de tute nenecesaj neologismoj, kiel ekzemple "stupida". 
— novembro 1982, Norbert Barthelmes, Sennaciulo, 11(930), paĝo 95

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]