Lappar, la antikristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lappar, la antikristo estas novelaro de Endre Tóth aperinta postmorte en 1982 de Hungara Esperanto-Asocio, Budapest. Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1974 kaj 1976.

En la rakontaro aferoj okazas sen klara kaŭzo kaj sen evidenta celo. Homoj agas sen videbla motivo kaj sen esprimita intenco. Tio validas kaj pri la protagonistoj, kaj pri la flankaj roluloj. Tio kreas por la leganto tre apartan perspektivon. Oni trovas sin kvazaŭ en tunelo sen komenco kaj fino, ne sciante de kie kaj kien oni survojas. Pro tio aparte elstaras la agoj kaj okazaĵoj per si mem.

Bibliografio

Endre Tóth: Lappar, la antikristo. 139 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1982.