Larĝflugila buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Larĝflugila buteo
Larĝflugila buteo
Larĝflugila buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. platypterus
Buteo platypterus
(Vieillot, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Larĝflugila buteo (Buteo platypterus) estas malgranda rabobirdo de la genro Buteo.

Dum somero kelkaj distribuiĝas ĉe plej parto de orienta Nordameriko, tiom for okcidenten kiom ĝis la provinco de Alberto norde kaj Teksaso sude; ili tiam migras suden por vintri en la neotropikoj el Meksiko suben al Suda Brazilo.

Kiel ĉe plej parto de rabobirdoj, la inoj estas iome pli grandaj ol maskloj. La hela morfo de tiu birdo estas plej verŝajne konfuzebla kun la Ruĝaŝultra buteo, sed ili havas pli longajn, kaj pli striecajn voston kaj flugilojn kun solida ruĝeca koloro ĉe plenkreskulo kiu estas kutime distinga. Raraj malhelaj morfoj estas pli malhelbrunaj kaj en supraj partoj kaj en subaj partoj. Malhelaj morfoj de Larĝvosta buteo estas similaj sed blankecaj subvoste kun ununura subfina bendo. La flugiloj de la Larĝflugila buteo estas relative mallongaj kaj larĝaj kun mallarĝa, iome pinteca aspekto unika en tiu specio. La larĝeco de flugiloj nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Kvankam la nombroj de tiu birdo estas relative stabilaj, populacioj malpliiĝantas en kelkaj partoj de ties reproduktaj teritorioj pro arbara fragmentado.

Larĝflugila buteo ĉe Nacia Parko Isle Royale

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Larĝflugila buteo estas relative malgranda rabobirdo, kun korpogrando el 34 al 44 cm longe kun pezo de 265 al 560 g. Ili povas havi enverguron de 81 al 100 cm kaj kiel kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de la birdo implikas ili havas larĝajn flugilojn kiuj mallarĝiĝas pinte. Korpo de plenkreskulo estas malhelbruna kun blankaj ventro kaj brusto enhavanta horizontalan striecon. Dum ties vosto povas esti malhelgriza al nigreca kun blankaj linioj laŭlonge de la mezo, bazo kaj pinto. Estas du tipoj de koloraro, nome malhela morfo, kun malpli da blanko kaj pli malhela koloro, kaj hela morfo pli pala. Buteidoj havas iome diferencan koloron sed nur je la etendo havi pli da blanko kaj longitudinan striecon anstataŭ horizontalan.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo, Buteo platypterus, estas de la ordo de FalkoformajAkcipitroformaj depende de la fakuloj, kaj nepre familio de Akcipitredoj. Nune la specio estas disigita en ses subspecioj; ĉiuj nome laŭ la originloko, kiel listataj sube:

  • Buteo platypterus platypterus- Norda larĝflugila buteo
  • Buteo platypterus brunnescens- Puertorika larĝflugila buteo
  • Buteo platypterus cubanensis- Kuba larĝflugila buteo
  • Buteo platypterus insulicola- Antigua larĝflugila buteo
  • Buteo platypterus rivierei- Dominga larĝflugila buteo
  • Buteo platypterus antillarum- Antila larĝflugila buteo

Habitato kaj Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj havas ampleksajn teritoriojn el Nordameriko al Sudameriko. Kutime suda Kanado al suda Brazilo. Ties reproduktaj teritorioj estas en nordaj kaj orientaj partoj de Nordameriko kaj kelkaj, ne ĉiuj, migras vintre al Florido, Suda Meksiko kaj norda Sudameriko. Estas kvin subspecioj kiuj estas endemiaj de Karibio kaj ne migras. La subspecio kiu migras flugas laŭ aroj de pli da 40 je altoj el 550 m al proksimume 1,300 m. Ili estas ŝvebaj flugantoj kiuj uzas diversajn termikojn por esti alportitaj per veturado de 3,000-6,000 km.

La Larĝflugilaj buteoj loĝas en areoj alte ĉirkaŭ 2000 m kie ili vivas en deciduaj arbaroj bonaj por nestumado. Sed ili manĝas en humidejoj kaj herbejoj. Dum kelkaj birdospecioj alkutimiĝis al vivo ĉe homoj tiuj birdoj evitas homajn setlejojn kaj interagadon. Vintre la migrantaj subspecioj de tiu buteo serĉas similajn kondiĉojn en sia vintrejaj hejmoj, kaj tiele ili loĝas en deciduaj kaj miksitaj arbaroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Tiuj buteoj uzas voĉojn por komunikado kun siaj partneroj kaj idoj. Ankaŭ por teritoriaj memmontroj kontraŭ entruduloj kiaj la Jamajka buteo aŭ aliaj minacantaj animaloj. La alvoko sonas kiel tre altatona “kii-ii” preskaŭ kiel fajfo. Kontraŭ minaca Larĝflugila buteo elsendos alarmalvokon konsistan el balbutaj kaj kriaj fajfoj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Larĝflugila buteo estas karnovora. La tipoj de manĝo dependas de la epoko de la jaro. Tio signifas ke ties manĝoresursoj estas sezonaj. Dum somero aŭ nestosezono la gepatroj kaj fine la idoj manĝas tamiasojn, sorikojn, kampomusojn, ranojn, lacertojn kaj foje eĉ aliajn nestumantajn birdojn. Dum en vintraj monatoj ili manĝas insektojn, ranojn, serpentojn, krabojn kaj iome da malgrandaj mamuloj. Por akiri sian predon la Larĝflugila buteo gvatas el malaltaj branĉoj kaŝe inter foliaro ĝis aperas celo. El ties ripozejo ĝi faras mallongan rapidan gliton por kapti predon. Ĝi faras specialan atenton por prepari sian manĝon por konsumo, nome senhaŭtigi ranojn kaj serpentojn kaj senplumigi predobirdojn. Plej malgrandaj mamuloj aliflanke estos manĝataj komplete. Ili rare trinkas akvon kaj kapablas survivi nur per la akvo esta en sia predo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj havas nur unu partneron dum la reprodukta sezono, eble ĉar la masklo helpas nur malmulte por idozorgado. Ili reproduktiĝas iam ajn inter aprilo kaj aŭgusto post kiam ili estas jam dujaraĝaj; komplete ĉe seksa matureco. Por allogi kaj ceremonie pariĝadi al ino la masklo faras memmontrajn flugojn inklude kapalterajn turniĝojn; birdoj kuniĝas en aero per tuŝado de kalkanumoj kaj spiralas suben kune, plonĝas kaj faras aliajn aerajn akrobatiojn. Ili ankaŭ konkurencas kaj luktas kontraŭ aliaj maskloj por la eblo partneriĝi al ino. Se unu el tiuj maskloj sukcese pariĝas, la paro faros nur unu ovodemetadon por sezono konsistan el 1 al 4 ovoj.

Kaj la masklo kaj la ino konstruas la neston el bastoneteroj sur decidua arbo antaŭ kiam la ovoj estas demetataj. La brunmakulecaj ovoj estas kutime 49 x 39 mm kaj pezas ĉirkaŭ 42 g. La ino tiam disvolvigas kovareon. La ino kovadas la ovojn dum 28 tagoj aŭ eĉ pli longe antaŭ eloviĝo. La idoj estas duonmalfrumaturaj: nekapablaj kunordigi, sed havas malfermajn okulojn kaj estas kovrataj per lanugo. La idoj faras rapidan korpokreskon ĝis kiam ili estas preskaŭ de grando de plenkreskulo. Tiam ili estas kapablaj piediri, flugi kaj manĝi sen patra helpo.

En nesto la ino faras plej patran zorgon, protekte kaj varti la idojn. Ne malkutimas ke la masklo havigas iome da manĝon por la ino kaj la idoj sed liaj vizitoj estas mallongaj. Post kiam la predo estis akirita al la nesto la ino disŝiras pecojn kaj manĝigas la idojn ĝis kiam ili kapablas akiri viandon per si mem. Ofte la idoj luktos por posedo de la proponita manĝero, kaj la plej junaj kutime malvenkas kaj ne akiras sufiĉe.

La Larĝflugila buteo protektas sian neston per montro de agreso (tio estas plonĝo kaj forpelo) kontraŭ iu ajn supozata minaco sed ili ĝenerale ne faras fizikajn kontaktojn. Predantoj de ovoj kaj idoj estas lavursoj, korvoj, histrikoj kaj la Amerika nigra urso kaj eĉ plenkreskulojn predis la Granda kornostrigo kaj la Blankkapa maraglo. Ili povas predi idojn 5 al 6 semajnojn antaŭ elnestiĝo. Kelkaj junuloj eĉ post tio restos en la nestareo dum kelkaj pluaj semajnoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Arndt, J.E. (1995). "Cartwheeling behaviour in the Broad-winged hawk, Buteo Platypterus", gazeto : Canadian field naturalist, volumo : 109, numero : 1, paĝoj : 119-120

Fitch, H.S. (1974). "Observations of the food and nesting of the Broad-winged hawk (Buteo Platypterus) in northeastern Kansas", gazeto : Condor, volumo : 76, numero : 3, paĝoj : 331-333

(1985) "Seasonal timing, geographic distribution, and flight behaviour of Broad-winged hawks during spring migration in South Texas: a radar and visual study", gazeto : The Auk, volumo : 102, numero : 4, paĝoj : 735-743

  • Global raptors information network. 2011. Species account: Broad-winged hawk Buteo platypterus. Elŝutita el http://www.globalraptors.org on Oct.5 2011

(2005) "Nesting ecology and behaviour of Broad-winged hawks in moist karst forestd of Puerto Rico", gazeto : Journal of raptor research, volumo : 39, numero : 4, paĝoj : 404-416

(2006) "Potential factors influencing nest defense in diurnal North American raptors", gazeto : Journal of raptor research, volumo : 40, numero : 2, paĝoj : 98-110

(1987) "Morphological growth, behavioural development and parental care of Broad-winged hawks", gazeto : Journal of field ornithology, volumo : 58, numero : 3, paĝoj : 334-344

Matray, F.P. (1974). "Broad-winged hawk nesting and ecology", gazeto : The Auk, volumo : 91, numero : 2, paĝoj : 307-324

Mueller, H.C. (1973). "The relationship of hunger to predatory behaviour in hawks(Falco sparverius and Buteo platypterus)", gazeto : Animal behaviour, volumo : 21, paĝoj : 513-520

Safina, C. (1984). "Selection for reduced male size in raptorial birds: the possible roles of female choice and mate guarding", gazeto : Oikos, volumo : 43, numero : 2, paĝoj : 159-164

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj