Lara Fabian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lara Fabian
Lara Fabian, 2012
Lara Fabian, 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Lara Crokaert
Naskiĝo 9-an de januaro 1970 (1970-01-09) (54-jaraĝa)
en Etterbeek
Edz(in)o Gabriel Di Giorgio
Deveno Bruselo, Belgio
Ĝenroj Pop-muziko, Dancmuziko
Profesio Kantistino
Instrumentoj Voĉo, piano
Aktivaj jaroj 1986 - nun
Retejo http://larafabian.com/
vdr

Lara FABIAN, origine: Lara CROKAERT (naskiĝis la  9-an de januaro 1970(nun 1970-01-09) en Bruselo) estas franclingva kantistino.

Biografio

Lara Fabian estas kantistino, kiu lasas neniun indiferenta. Talentoplena por iuj, nervostreĉiga por la aliaj, oni amas ŝin tute aŭ tute ne. Potenco de ŝiaj voĉaj kordoj ne estas fremda al tia sinteno. Verŝajne, Johnny Hallyday plej bone resumis ŝian personecon deklarante: "Vi estas mi, en ina genro!".

Lara Crokaert - tio estas ŝia vera nomo - naskiĝis en Bruselo en 1970, de Sicilia patrino kaj de gitarista patro. Kiel adoleskantino ŝi studis muzikon en konservatorio, kuraĝigata de la gepatroj.

Ŝi eldonas plurajn unuopajn titolojn meze de la okdekaj jaroj, el kiuj unu memore al la forpasinta Daniel Balavoine: "L'Aziza est en pleurs".

En 1988, ŝi reprezentas Luksemburgion en Eŭrovido-Kantokonkurso en Dublin. Ŝi kantas kanzonon "Croire". Ŝi atingas honorindan kvaran rangon. Pormemore, la konkurso estis gajnita ĉi-jare de alia voĉplena kantistino, nomita Céline Dion.

Lara poste forflugas al Kebekio, kie ŝi kantas en muzik-drinkejoj. Iun vesperon de 1990, ŝi konatiĝas kun produktoro Rick Allison. Tiu renkontiĝo signas turnopunkton en la kariero de Lara.

Ŝi registras unuopaĵon "Je sais", kiu ricevas varman akcepton far Kebekianoj. Ŝi daŭrigas per samnoma albumo Lara Fabian, kiu ne restas nekonata en t.n. Bela Provinco. Ŝi eĉ akiras unuan oran diskon en 1993 kaj triumfas en Francophonies en Montreal.

Jaron poste, Lara Fabian pretigas novan albumon per am-kanzonoj: Carpe Diem. Interalie troviĝas kanzono "Je suis malade" de Serge Lama, same kiel la ŝlagro "Si tu m'aimes". Plifirmiĝas sukceso: Carpe Diem fariĝas ora disko nur tri semajnojn post ties lanĉo kaj Lara estas titolita "Kantistino de l'jaro". Lara fariĝas stelulino en Kebekio. Restas al ŝi konkeri Francan scenejon.

Ŝia tria albumo, Pure, alvenas Francion en 1997, ŝi finfine ricevas agnoskon pri kiu ŝi revis. Kanzono "Tout" aŭdiĝas sur ĉiuj lipoj. Oni ankaŭ memoros titolojn kiel "Je t'aime" kaj "La différence" (pri samseksameco). Temas pri albumo de matureco.

En februaro de 1998, Lara estas elektita "Rivelato de l'jaro" en Victoires de la Musique. El tio sekvas triumfa Eŭropa turneo, kiu daŭros ĝis albumo Lara Fabian Live. Tio estas okazo por duopo kune kun la granda 'Jojo' (Johnny Hallyday) en "Requiem pour un fou".

En 1999, nova defio atendas la kantistinon: ŝi decidas eksturmi la Usonan merkaton helpe de nova disk-kompanio, Sony. En novembro samjare aperas ŝia unua anglalingva albumo, simple titolita Lara Fabian. Albumo realigata de elstaraj produktoroj kaj komponistoj: ŝia ĉiama partnero Rick Allison, Pat Leonard (Madonna) kaj la fama produktoro Walter Afanasieff (Mariah Carey).

Pli ritmoplena kaj pli eklektika ol la antaŭaj, tiu verko proponas interalie emociigan version de "Adagio" de Albinoni kaj furor-dancon "I will love again".

Dank'al pli ol 6 milionoj da KD venditaj en Francio, Lara Fabian konfirmiĝis kiel memstara ĉefrolanto en la franca kanzono.

La konkerinto de l'Nova Mondo cetere promesas al ni pliajn kanzonojn baldaŭ ["J'y crois encore", "Immortelle", albumo Nue en 2001].

Diskaro

Albumoj

  • 1991: Lara Fabian
  • 1995: Carpe Diem
  • 1997: Pure
  • 1998: Live
  • 1999: Lara Fabian (EN)(ES)
  • 2001: Nue
  • 2002: Lara Fabian Live
  • 2003: En toute intimité
  • 2004: A Wonderful Life (EN)
  • 2005: 9
  • 2006: Un regard 9 Live
  • 2009: Toutes les femmes en moi
  • 2010: Every woman in me (EN)
  • 2010: Lara Fabian "Best of"
  • 2011: Mademoiselle Zhivago
  • 2013: Le secret

Unuopaĵoj

  • 1999: I will love again
  • 2001: J'y crois encore
  • 2002: Immortelle
  • 2002: Aimer déjà
  • 2002: Tu es mon autre (kun Maurane)
  • 2003: Bambina (kun Jean-Félix Lalanne)
  • 2005: La lettre
  • 2006: L'homme qui n'avait pas de maison
  • 2006: Aime
  • 2007: Un cuore malato (kun Gigi d'Alessio)

Videografio

  • 2002: Live
  • 2002: Intime
  • 2003: En Toute Intimité
  • 2005: 9 (ekstra DVD)
  • 2006: Un regard 9 Live
  • 2010: Lara Fabian "Best of" (ekstra DVD "TLFM")

Internaj ligiloj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda