Laraŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Larache)
Laraŝo
municipo de Maroko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 92000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 008  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 11′ N, 6° 9′ U (mapo)35.183333333333-6.15Koordinatoj: 35° 11′ N, 6° 9′ U (mapo) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Laraŝo (Maroko)
Laraŝo (Maroko)
DEC
Laraŝo
Laraŝo
Situo de Laraŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Larache [+]
vdr

Laraŝo, LaraĉoLarache (35° 11′ N 6° 9.0′ U / 35.183 °N, 6.1500 °U / 35.183; -6.1500 (mapo)) (en araba, العرائش Al-´Araish) estas havenurbo situa nordokcidente de Maroko, en la provinco de Tetuano, je ĉirkaŭ 85 km de Tanĝero kaj je 105 de Tetuano. Ĝi situas je la marbordo de Atlantiko, en la maldekstra flanko de la estuaro de la rivero Lukus.

Ĝi enhavas populacion de 107.371 loĝantoj (laŭ la censo de 2004). En la ĉirkaŭo (en la maldekstra flanko de la estuario de la Lucus) troviĝas la ruinoj de Lixus, setlejo de fenicoj kaj poste kartaga kio poste iĝis kolonio romia kaj parto de la romia provinco de Mauritania Tingitana.

La nuna urbo estas konsiderata geografia kaj historia natura plilongigo de la antikva Lixus, kiu nune estas je 3 km.

Laraĉo estis fondata en la 8-a jarcento, pli precize en 828 kiam la princo Idrisi Mohamedo donisĝin al sia frato Jahia ibn Idris, kiam araboj instalitaj en Lixus etendis siajn kampadejojn trans la rivero Lukus. Dum la postaj jarcentoj estis posedaĵo de diversaj sultanoj kaj eĉ de Hispanio ĉirkaŭ la jaro 1610 kaj ekde 1911 ĝis 1956; dum tiu lasta epoko la urbo ege hispaniĝis kaj poste malhispaniĝis.