Laredo (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Laredo sur la mapo de Teksaso
Situo de Laredo sur la mapo de Teksaso

Laredo estas ĉefurbo de distrikto (konteo) en la sudo de la usona ŝtato Teksaso, ĉe la norda flanko de la rivero Rio Grande (angle) aŭ Río Bravo (hispane), kiu markas la limon inter Usono kaj Meksiko. En la jaro 2006 ĝi havis 231.470 enloĝantojn.

Laŭ ordo de José de Escandón, Tomás Sánchez fondis la urbon en 1755 kun la nomo San Agustín de Laredo, en la tiama novhispana provinco Tamaulipas. Ties celo estis koloniigi la malsekajn kaj forajn teritoriojn nove akiritajn de Hispanio.

Tamen, post la milito inter Meksiko kaj Usono, la tiama Meksiko dismembriĝis kaj per la Traktato de Guadalupe Hidalgo oni deklaris la riveron kiel novan internacian limon, kaj tiel do Laredo iĝis usona.

La loĝantoj, kiuj rifuzis aneksiĝi al Usono, transpasis la riveron suden kaj fondis la hodiaŭ meksikan urbon Nuevo Laredo.

Vidu ankaŭ