Francisco Largo Caballero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Largo Caballero)
Francisco Largo Caballero
Persona informo
Francisco Largo Caballero
Naskiĝo 15-an de oktobro 1869 (1869-10-15)
en Madrido
Morto 23-an de marto 1946 (1946-03-23) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Grave of Francisco Largo Caballero vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Eloy Gonzalo Street vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Subskribo Francisco Largo Caballero
Memorigilo Francisco Largo Caballero
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • stukisto vd
Laborkampo laborista sindikato vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco LARGO Caballero (Madrido, 15-a de oktobro de 1869Parizo, 23-a de marto de 1946) estis sindikatisto kaj politikisto marksisma de Hispanio, historia estro de la Partido Socialista Obrero Español kaj de la Unión General de Trabajadores. Dum la Hispana Dua Respubliko li estis Ministro pri Laboro (19311933) kaj Prezidanto de la Registaro (19361937).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Francisco Largo Caballero
Oficejo de Francisco Largo Caballero, tenita en Alcalá de Henares.

Stukisto en sia metio, Largo Caballero jam partoprenis en la unua striko de laboristoj de la konstruado en la jaro 1890 kaj aliĝis al socialisma partio PSOE en 1894, estante unu el plej efikaj kunlaborantoj de Pablo Iglesias. En 1909 li estis translokigita pro sia kampanjo kontraŭ la Rif-milito. Li estis skabeno, provinca deputito kaj parlamenta deputito.

Partoprenis en la Komitato kiu organizis la ĝeneralan strikon de 1917 kaj, post ties malsukceso, li estis kondamnita je porviva mallibereco en la karcero de Kartaĥeno. Tamen li estis liberigita jam venontjare kiam li estis elektita deputito en la tiama balotado. Je la morto en 1925 de Pablo Iglesias, fondinto de la partio, sukcedis lin kun Julián Besteiro estre de ties sindikato, la UGT, kies vicprezidanto li estis (19081918) kaj ĝenerala sekretario (19181932 kaj 19341938).

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Francisco Largo Caballero (1869–1946), de Pablo Castellano (Tiempo de Historia, nº 9, 1975)
  • La vuelta de Largo Caballero (1) y (2), de Pablo Castellano (Triunfo, nº 793, 1978)
  • Speciala suplemento de la ĵurnalo "Público" pri la Dua Hispana Respubliko en sia 80a jariĝo: Protagonistoj