Lariso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lariso.
Lariso
Natura satelito  de Neptuno (VII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Du fotoj de Lariso faritaj per la usona kosmoesplorilo Voyager 2
Du fotoj de Lariso faritaj per la usona kosmoesplorilo Voyager 2
Du fotoj de Lariso faritaj per la usona kosmoesplorilo Voyager 2
natura satelito de Neptuno
Oficiala nomo Neptuno VII
Aliaj nomoj S/1981 N 1; S/1989 N 2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Larissa vd
Malkovro
Malkovrintoj Harold Reitsema kaj aliuloj
Dato de malkovro 24-a de majo 1981
Orbitaj ecoj
Granda duonakso (147 096 ± 2) km
Discentreco 0,001393 ± 0,00008
Klinangulo (0,251 ± 0,009)° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 0,205° (rilate al la loka ebeno de Laplace)
Periodo 0,55465332 ± 0,00000001 tagoj
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
(216×204×168 ± ~10) km
194 ± 6 km (averaĝe)
Maso
- Denso
~8,4 × 1018 kg
~1,2 × 103 kg/m3
Rotacia periodo Supozeble kaptita
Aksa kliniteco Supozeble 0°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~51 K (supozeble)
Geometria albedo 0,07
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21,5 vd
vdr

Lariso estas la kvina plej interna natura satelito de la planedo Neptuno, kaj la kvara laŭ maso post Tritono, Proteo kaj Nereido.

Ĝi estis malkovrita en 1981 de teamo estrata de Harold Reitsema, danke al eklipsado de malproksima stelo; neniu astronomo tamen plu sukcesis retrovi la sateliton, kiun fine denove malkovriĝis dum aŭgusto 1989, danke al la fotoj senditaj teren de la usona kosmosondilo Voyager 2, la ununura kiu ĝis nun vizitis Neptunon kaj ĝian lunaron. La 16-an de septembro 1991 la satelito ricevis de la Internacia Astronomia Unio sian nunan nomon, omaĝe al Lariso, kunulino de Pozidono laŭ la helena mitologio.

Larison karakterizas neregula formo kaj surfaco riĉa je krateroj. Temas verŝajne pri simpla amasiĝo da eroj disigitaj de Tritono tiam, kiam ĝi estis kaptita de la gravita forto de Neptuno kaj eniris ties lunaron.

La larisa orbito preskaŭ tuŝas la atmosferon de Neptuno, kaj estas aparte malstabila; tajda interago kun Neptuno estas malpliiĝanta ĝian averaĝan alton super la plej altaj nuboj de la planedo, kaj la luno antaŭvideble kolizios kun Neptuno, aŭ diseriĝos kiam la tajda streĉo atingos sojlan nivelon, tiel konsistigonte novan ringon.