Lariso (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Larissa horse.jpg
Ĉevalo: Simbolo de urbo

Lariso estas greka urbo kaj la ĉefurbo de Provinco Lariso. Dum la jaro 2001 la urbo Lariso enhavis 132.779 loĝantojn. Ĝi estas la sepa plej granda urbo el Grekio kaj ĉefa komerca-industria centro. Lariso estas ankaŭ la ĉefurbo de greka regiono Tesalio, unu de dektri regionoj el Grekujo. Laŭ legendo Hipokrato, la patro de la okcidenta medicino, mortis ĉi tien.

La nomo Lariso estas antikvagreka kun pelasga origino kaj signifas kastelon.

Geografio

Multaj aŭtovojoj, inkluzive E75, kaj la ĉefa fervojo de Ateno-Tesaloniko transiras la Tesalio. La regiono estas rekte ligita kun la centro de Eŭropo tra la Internacia Flughaveno de Centra Grekio, troviĝita en Neo Anchialo kun mallonga distanco de Lariso. Lariso kuŝas apud la rivero Pinios. La Larisa Chasmo estas profunda tranĉvundo en la surfaco de Dione, natura satelito de Saturno, kiu estis nomita pro Lariso.

Mitologio

La kreinto de la urbo estas menciita en Greka mitologio Acrisio, kiu estis mortita akcidente de sia filo Perseo. Tie vivis ankaŭ Peleo, la heroo amata de la dioj, kaj sia filo Aĥilo. Tamen, la urbo ne menciis Homero, krom ĝi povus esti identigita kun la urbo Argissa de la Iliado. En mitologio, la nimfo Lariso estis filino de la praa viro Pelasgo.

Historio

Lariso estas antikva urbo kio loĝiĝis antaŭ 4000 jaroj. Faktoj de Paleolitiko periodo estis trovitaj.