Larmiga gaso
Larmiga gaso estas kemiaĵo, plej ofta maltumultiga ilo dismonde.
Enhavo |
Efikoj [redakti]
- forta larmumo, salivfluo;
- malfacila spirado, tusado, aersopiro, brustopremo;
- peza kapdoloro, vomemo, svingemo;
- iritado de la malseka mukozo, okulo, haŭto, ruĝiĝo.
Ĝi ne kaŭzas restantajn damaĝojn, sed gravajn ja, kiam oni de proksimo enspiras la gason.
Konsisto [redakti]
CS [redakti]
CS estas la plej disvatiĝinta bazmaterialo por larmogaso, kiu estas orto-klorobenziliden-malononitrilo (C10H5ClN2). Ĝia degela punkto estas 93–96 °C, bolpunkto 310–315 °C. Ĝi venenigas la akvajn organismojn. La nomo „CS” aludas la kemiistoj Ben Corson kaj Robert Stoughton, kiuj malkovris la materialon en 1928.
CR [redakti]
CR estas adibenz-oksazepino kaj est 6-10-oble pli forta ol la CS. Ĝi kaŭzas intensan haŭtan iritacion kaj doloron, tusadon, eĉ provizoran blindecon, tiel kaŭzante panikon.
CN [redakti]
CN, kloroacetofenono (C8H13ClO)
Pipro [redakti]
naturdevena efikaĵo, aldonaĵoj por ŝprucado
Amonio [redakti]
Uzo [redakti]
Ĝi estas ĵetita per grenadĵetilo antaŭ la tumultantoj. Ĝi eligas la gason en formo de aerosolo. La instanco uzas ankaŭ kontraŭ futbal-huliganoj.
Civitano rajtas en multaj landoj kunporti sprejon por persona uzo kontraŭ rabistoj, atakantaj homoj, bestoj.
Protekto [redakti]
Sen gasmasko, teksaĵo trempita en karbondioksida akvo, vinagro, citronsuko. Oni povas uzi grasajn kremojn sur la haŭto por eviti iritacion de la haŭto.
Oni devas eviti uzon de kontakta lenso.
