Larry Hagman
El Vikipedio
| Larry Hagman | |
Larry Hagman, marto 2010 |
|
| Naskonomo | Larry Martin Hagman |
| Naskiĝo | la 21-an de septembro 1931 Weatherford, Teksaso, |
| Morto | la 23-an de novembro 2012 (81-jara) Dallas, Teksaso, |
| Aktivaj jaroj | 1950-2012 |
| Nuptopartnero | Maj Axelsson (1954-2012, dato de lia morto) |
| Oficiala ttt | http://larryhagman.com |
| Karakteriza(j) rolo(j) | J. R. Ewing en Dallas |
Larry HAGMAN (plennome: Larry Martin Hagman) (naskiĝis la 21-an de septembro 1931 en Weatherford, Teksaso, mortis la 23-an de novembro 2012 (81-jara) en Dallas, Teksaso) estis usona kino-, televido-, teatro-, kaj voĉo-aktoro kiu estis konata pro sia rolo kiel J. R. Ewing en telenovelo Dallas kaj kiel Major Anthony "Tony" Nelson en I Dream of Jeannie. Lia patrino estis aktorino Mary Martin.
Larry Hagman estis edukita en Dallas, Teksaso. Li studis en "Black-Foxe Military Institute", "Weatherford High School", kaj "Bard University". Larry Hagman estis edzigita al Maj Axelsson de 1954 ĝis sia morto en 2012. Ili havis du infanojn. Larry Hagman mortis la 23-an de novembro 2012, en hospitalo de Dallas, Teksaso pro kancero en la gorĝo.[1]
Referencoj[redakti]
- ↑ "Actor Larry Hagman, notorious as 'Dallas' villain J.R. Ewing, dies, 23 Novembro 2012.
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |