Lars Forsman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lars Forsman
Persona informo
NomoLars Forsman
Dato de naskiĝo1938
Dato de morto18-a de marto 2023 [#]
Aĝo86
Okupoj kaj profesioj
OkupoPedagogo
Geografio
ŜtatoSvedio
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Lars Forsman (naskiĝis en 1938, mortis la 18-an de marto 2023) estis sveda Pedagogo

Li estas instruisto pri lingvoj kaj rektoro de la Sveda Esperanto-Instituto.

En la universitatoj Uppsala kaj Lund li studis la germanan kaj anglan lingvojn, pedagogion, fonetikon kaj lingvistikon. Dank´al lia studado pri lingvaj laboratorioj li ricevis postenon en la Popola Altlernejo de Karlskoga. La lernejo preparis novan konstruaĵon kaj li fariĝis ĉefinstruisto pri lingvoj. Tiutempe li kompilis multe da ekzercoj por uzado en lingvolaboratorioj.

Esperantiĝo

Iam Zofia Fornalova vizitis lian lernejon kaj li, tute senklera pri Esperanto, aŭskultis mirigita la prelegon en Esperanto pri Ludoviko Zamenhof kaj lia lingvo. Kerstin Rohdin tradukis kaj post kelkaj jaroj ŝi finfine igis la entuziasmulon ekstudi. En anglajn lecionojn li enkondukis instruadon de Esperanto.

Sekvis studrondoj, someraj kursoj kaj finfine li invitis al provlecionoj dum 8 semajnoj. Je la fino la kursanoj rifuzis hejmeniri, ili volis studi la tutan semestron. Tiel naskiĝis la Esperantofako kun kvarmonataj kursoj, studantoj el 39 landoj entute kaj kelkaj iris de nul ĝis la internacia ekzameno de la lernejo. Studado 25 lecionojn semajne inkl. la lingvo-laboratorion, komunaj manĝoj, kie nur Esperanto funkciis, kunaj vesperoj, lecionoj, invititaj prelegantoj, kantado, hejmlaboraj taskoj kaj tiam kaj tiam ekskursoj, kie ili mem ofte prelegetis. Iu iam diris: ”La plej fruktodonaj kursoj estas la ekskursoj”.

En 1990 la lernejo estis elektita aranĝi la svedan kongreson kaj la sekvan jaron la Internacian Junularan Kongreson. La saman jaron li trapasis altan ekzamenon dum la Universala Kongreso en Bergeno. Post kelkaj semestroj pli kaj pli da eksterlandanoj partoprenis kiuj havis neniun komunan lingvon krom Esperanton. Komence li devis elpensi multe da diversaj strekfiguroj, desegnoj, gestoj, ekzercoj surtabule aŭ sur paperblokoj reuzeblaj aŭ per kunportitaj objektoj. Tre bone funkciis la prelegetoj kun helpo de nur tri vortoj surtabule. Kaj ĉiun matenon atendis la ”Neplenumita de Forsman” surtabule, laŭ kio la studantoj mem devis korekti, enmeti vortojn, gramatikaĵojn, frazojn. Neniu volis foresti dum la unua leciono.

Rekta metodo

Rekta metodo dum kvar monatoj postulas multe da ekzercoj, kajeretoj, lerniloj kaj li verkis dekon da lernolibroj por eskaladi la nivelojn. Jen kelkaj:

  • Egaleco kaj Paco per Esperanto. Libro por komencantoj.
  • Sascha, legolibro kun ekzercoj kaj demandaroj pri juna, germana studanto en Karlskoga.
  • Ludoviko Zamenhof, antologieto kun ekzercaro kaj demandaro.
  • Ekparolu Esperanton! Paroligaj ekcercoj kaj temoj.
  • Gramatiko Esperanta. En la sveda. Multe da ekzercoj kaj klarigaj strukturoj.
  • Ekzercoj kun desegnoj aŭ klarigoj en kvar lingvoj.
  • Tri Studentoj. Paroligaj ekzercoj laŭ teksto kiun iam Hanna Pettyn iam verkis engazete.
  • Pupteatraĵo pri Zamenhof, kiu ricevis la unuan premion dum UK en Bergeno.
  • Lingvolaboratoriaj ekzercoj por diversaj niveloj.
  • Kajereto en la sveda laŭ la 5 programoj en la sveda edukradio
  • EPG – Esperanto por gimnazianoj. Kunlabore kun aliaj instruistoj.
  • ESPERANTO .... över 50 miljoner träffar.

La celo de la lastnomita libro jenas:

  • skribi libron en la sveda por povi informi al novaj grupoj,
  • montri, ke Esperanto havas multe da libroj kaj estas grava interreta lingvo,
  • per kontraŭpruvoj refuti antaŭjuĝojn, miskomprenojn kaj malverojn
  • doni ekzemplojn kiel Esperanto povas faciligi lernadon de aliaj lingvoj,
  • verki libron, kiu povas esti uzata kiel gvidlibro por ekzamenaj studoj,
  • doni proponetojn al lingvoinstruistoj pri rekta metodo,
  • kronologie dokumenti Esperantohistorion en Svedio kaj eksterlande,
  • priskribi la situacion kaj la rapidan avancadon de la lingvo
  • kaj laste doni al instruistoj, studantoj, diplomitoj de la universitato, politikistoj, parlamentanoj, ĵurnalistoj, verkistoj, bibliotekistoj k.a. la veran bildon pri Esperanto.

Dum la 15 instrujaroj en la Esperanto-fako li renkontis multe da prelegantoj kaj lernantoj, kiuj nun aktivas diverslande en la mondo. Li informis al gimnaziaj klasoj, societoj, kluboj, gazetoj, bibliotekoj preskaŭ ĉiun semajnon, skribis artikolojn por gazetoj, estis intervjuita en la sveda radio, iniciatis rondojn en diversaj urboj, instruis en internaciaj kursoj en Svedio, Danio kaj Finnlando, gvidis retan distanckurson, laboris kiel rektoro en la Sveda Esperanto-Instituto, iniciatis kaj gvidis dum multaj jaroj en lia lernejo internaciajn somerajn kursojn, kiujn li poste translokis al la kursejo Lesjöfors por instigi la agadon tie.

Dum du semestroj ankaŭ la Eŭropa fako de la lernejo studis Esperanton propedeŭtike antaŭ la franca lingvo. Li ankaŭ skizis la 5 programojn por la Sveda Edukradio, kune kun Folke Wedlin en la Instituto tradukis dokumentojn por la ILEI-a referenckadro en Eŭropo kaj preparis ekzamenatojn en Svedio por UK-ekzamenoj. Li trifoje, kun kelkaj aliaj esperantistoj, vizitis eduk-ministrojn kaj la prezidanton de la parlamento por informi pri Esperanto. Finfine post multaj aktivaj jaroj li ĝuas sian otium cum dignitate[1] aŭ kiel iu erare citis: opio kun digitalis.

Notoj kaj referencoj

  1. otium cum dignitate=senlaboreco kun digno

Eksteraj ligiloj

Trovu « Lars Forsman » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»