Lars Fredrik Nilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:15, 22 aŭg. 2014 farita de Claudio Pistilli (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Lars Fredrik Nilson
(1840-1899)
Malkovrinto de la Skandio
Malkovrinto de la Skandio
Persona informo
Naskiĝo 25-a de majo 1840
en Skönberga socken, Söderköping,  Svedio
Morto 14-a de majo 1899
en Stokholmo,  Svedio
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Infanoj Gunnar Nilson • Gertrud Nilsson vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Lars Fredrik Svanberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lars Fredrik Nilson (1840-1899) (n. en Skönberga socken, Söderköping, en la 25-a de majo 1840 - m. en Stokholmo, en la 14-a de majo 1899) estis sveda kemiisto, kiu malkovris la skandion, en 1879.

Biografio

Li estis filo de la agrikulturisto Nikolaus Nilson. Lia familio ekloĝis en Gotlando, kiam Las Fredrik ankoraŭ estis tre juna. Post gimnazia diplomiĝo, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo, kie li studis natursciencojn. Lia talento por kemio altiris la atenton de sia kemiprofesoro Lars Fredrik Svanberg, kiu estis eksa studento de Berzelius.

En 1874, Nilson fariĝis asociprofesoro pri kemio, kaj ekde tiam li povis dediĉi pli da tempo al esplorado. Dum lia eksperimentoj kun la raraj teroj, en 1879, li malkovris la skandion. Dum tiu epoko, li studis ankaŭ la gasdensecon de la metaloj, kiu ebligis al li determini la valenton de pluraj metaloj.

En 1882, li fariĝis direktoro en la departemento de kemiesplorado de la Reĝa Sveda Akademio pri Agrikulturo kaj Forsto. Ekde tiam, liaj eskperimentoj prenis alian direkton: li plenumis studojn pri la bovina lakto kaj pluraj furaĝaj plantoj.

Lars Fredrik estis membro de pluraj akademioj kaj ricevis sennombrajn premiojn, inkluzivante tiun de la Ordeno de la Polusa Stelo.

Selektita verkaro

  • Om thialdin, 1866
  • Om arsenikens sulfurer och deras föreningar. ..., 1871
  • Handledning i bruket af blasrör und lanplaga vid qvaversigt af qvalitativ kemisk analyse, 1873
  • Researches on the Salts of Selenious Acid, 1875
  • Ueber Darstellung und Valenz Des Berylliums, Otto Pettersson, 1878
  • Chemische Untersuchung Der Platojodonitrite, 1879
  • Schematik ofversigt af qvalitativ kemisk analysen, 1879
  • Kemisk undersökning af moss- och myrjord, 1889

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj