Larzac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larzac
Natura regiono de Francio • upland
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 59′ N, 3° 11′ O (mapo)43.989166673.18333333Koordinatoj: 43° 59′ N, 3° 11′ O (mapo) [+]
Larzac (Francio)
Larzac (Francio)
DEC
Larzac
Larzac
Situo de Larzac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Larzac [+]
vdr
Tipa pejzaĝo de Larzac (marto 2007)
Tipa pejzaĝo en Larzac
Printempaj primoloj kaj diversaj specoj de orkideoj vaste videblas en la regiono de Larzac.

Larzac [elp. Larzak], ankaŭ konata sub la franca nomo Causse du Larzac, estas franca vilaĝo en kalkŝtona karsta altebenaĵo en la sudo de Massif Central (centra masivo), Francio, situa inter Millau (en la departemento de Aveyron) kaj Lodève (en la departementp deHérault). Ĝi estas agrikultura areo, kie tradicie ŝafoj produktas lakton por la franca bluŝima fromaĝo Roquefort. Ekde la fruaj 2010-aj jaroj, la agrikultura produktado tamen plejparte diversiĝis[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1970, Michel Debré, tiama Ministro de Defendo, decidis pri strategiaj celoj vastigi armean bazon ekster la vilaĝo de La Cavalerie en la departemento de Aveyron, de 30 km² al 170 km², sen konsulti la lokan loĝantaron. Lokaj terkultivistoj kontraŭargumentis kaj decidis kontraŭbatali la projekton pere agadoj kiel la okupado de senhomaj bienoj aĉetitaj de la franca armeo prepare al ĉi tiu vastigo. La franca sindikalisto kaj kamparana aktivulo José Bové transloĝisis tien dum tiu periodo subtene al la protestoj. José Bové nuntempe loĝas en la areo de Larzac. Li gajnis preskaŭ 500 000 voĉdonojn en la prezidenta baloto de 2007 en Francio. Li iĝis membro de la Eŭropa Parlamento en 2009.

Membroj de la apuda Komunumo de la Arko (fr.: Communauté de l'Arcche), gvidita de la pacisto Lanza del Vasto, estis ankaŭ tre aktiva en kontraŭstaro al la tendaro[2].

Post dek jarojn de neperforta rezisto, la plano estis nuligita de prezidento François Mitterrand en 1981.

Pro ĝia historio, Larzac estis elektita kiel la ejo de grandega renkontiĝo kontraŭ la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO) kiu okazis en aŭgusto 2003[3].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Hubert MARTIN, loka esperantisto kaj motoro de la somera festivalo pri milda vojaĝado en Larzac[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

José Bové

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "« On a toujours montré qu’une autre agriculture est possible » : le Larzac, éternel laboratoire paysan", Le Monde (in French), 1 June 2021.
  2. Noto: Communauté de l'Arche estis kaj restas lernejo de interna vivo, de spirita vivo, bazita sur persona transdono, laŭ libro de Anne Fougère kaj Claude-Henri Rocquet: Lanza del Vasto: pèlerin, patriarche, poète (pilgrimo, patriarko, poeto), Desclée de Brouwer, 2003, p. 151.
  3. “The World Is Not For Sale” Gathering on the Larzac against the world trade organization (8-10 August 2003)
  4. (fr) Festival du Roc Castel - (plurlingve) Larzac Eŭropa vilaĝo