Provinco La Palmoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Las Palmas (provinco))
Provinco La Palmoj
Provinco
Blazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

- koordinatoj28° N, 14° U (mapo)28.333333333333-14.333333333333Koordinatoj: 28° N, 14° U (mapo)
Plej alta punktoMorro de la Agujereada [+]
Areo4 066 km² (406 600 ha) [+]

Loĝantaro1 128 539 [+] (2021)
Denseco277,56 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
Poŝtkodo35 [+]
ISO 3166-2ES-GC

Provinco La Palmoj (Tero)
Provinco La Palmoj (Tero)

Provinco La Palmoj (Kanariaj insuloj)
Provinco La Palmoj (Kanariaj insuloj)
DEC
Provinco La Palmoj
Provinco La Palmoj

Map
Provinco La Palmoj
Vikimedia Komunejo:  Province of Las Palmas [+]
vdr

La Palmoj (hispane Las Palmas) estas provinco de Hispanio en la aŭtonoma regiono Kanarioj. Ĝi konsistigas ties orientan parton kun la insuloj Grankanario, Lanzarote, Fuerteventura kaj ses insuletoj (Alegranza, La Graciosa, Montaña Clara, Isla de Lobos, Roque del Este kaj Roque del Oeste). Ĝia ĉefurbo estas Las Palmas de Gran Canaria, de kiu ĝi ricevis sian nomon.

La provinco ekestis en 1927, kiam la tiama kanaria provinco estis dividita al du provincoj (Sankta Kruco de Tenerifo kaj La Palmoj). Kun 1 083 502 loĝantoj (2010) ĝi estas la pli loĝata el la du provincoj kaj havas la dek-trian lokon en Hispanio. Ĝia areo estas 4 066 km².

La provinco La Palmoj estas dividita al 34 komunumoj (municipoj), kiuj jene dividiĝas al la tri grandaj insuloj:

La insuletoj estas partoj de jenaj municipoj:

  • La Chinijo-insularo (Alegranza, La Graciosa, Montaña Clara, Roque del Este kaj Roque del Oeste) apartenas al Teguise (Lanzarote). Nur La Graciosa havas konstantan loĝantaron (iom pli ol 600).
  • Isla de Lobos (neloĝata de 1968) apartenas al La Oliva (Fuerteventura).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]