Las Trece Rosas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento a la Dek tri Rozoj, en Madrido.

Las Trece Rosas (la dek tri rozoj) estas nomo donita en Hispanio al grupo de dek tri junulinoj, el kiuj sep ne jam estis plenkreskaj, kiuj estis ekzekutitaj per frankisma pafroto ĵus post la fino de la Hispana Enlanda Milito. Iliaj nomoj estis Carmen Barrero Aguado, Martina Barroso García, Blanca Brissac Vázquez, Pilar Bueno Ibáñez, Julia Conesa Conesa, Adelina García Casillas, Elena Gil Olaya, Virtudes González García, Ana López Gallego, Joaquina López Laffite, Dionisia Manzanero Salas, Victoria Muñoz García kaj Luisa Rodríguez de la Fuente.

Post la venko de Madrido per la trupoj de Franco je la fino de la milito, la Juventudes Socialistas Unificadas (la junularo de la Hispana Socialista Laborista Partio) provis reorganizi sub la direkto de José Peña Brea, 21-jaraĝa. Li estis arestita kaj torturita post esti elperfidita. Nepova rezisti la doloron, li provizis la nomojn de tiuj engaĝitaj kun si en la projekto. La Dek Tri Rozoj estis kaptitaj per la policistoj kaj enmalliberejigitaj. Post esti torturitaj plurfoje, ili estis ekzekutitaj je la 5-a de aŭgusto, 1939. Ilia sola krimo estis defendi la demokration.

En 2005, fondaĵo (Fundación Trece Rosas) estis kreita en Hispanio daŭrvivigi iliajn memorojn.

Eksteraj ligiloj

Fondaĵo de Dek Tri Rozoj (en la hispana)

Ŝablono:Ĝermo-historio