Laserdisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laserdisko (maldekstra) kaj DVD (dekstra)

La Laserdisc aŭ Laserdisko estis la unua disko legita per lasero kiu estis enkomercigita. Ĝin uzis, ekde 1978 ĉefe por reprodukti filmojn.

Dum ĝia vivo, ĝi ankaŭ ricevis la nomojn: Laservision, DiscoVisionDisco-Vision kaj siaj reproduktiloj kelkfoje Video Disc Players.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teknologio de la laserdisko, kiu uzas travideblan diskon estis elpensita de David Paul Gregg en 1958 kaj patentita en 1961 kaj 1969). Antaŭ de 1969, la firmao Philips kreis reflektan diskon kun avantaĝoj kompare kun tiu de Gregg. MCA kaj Philips decidis unuigi siajn penojn kaj montris unuafoje diskon en 1972.

Laserdisc estis havebla en la merkato ekde 1978, du jarojn post la unua vid-registrilo per bendo VHS kaj kvin antaŭ la kompakta disko, fundamentita sur teknologio de la laserdisko.

Philips produktis la reproduktilojn kaj MCA la diskojn. La kunlaboro inter ambaŭ firmaoj ne estis sukcesa kaj interrompiĝis post kelkaj jaroj. Kelkaj el la sciencistoj respondecaj pri la laserdiskoj fondis Optical Disc Corporation (nun ODC Nimbus), kaj tiu firmao estas ankoraŭ monda ĉampiono pri lumdiskoj.

Estas pli ol unu miliono da hejmaj reproduktiloj en Usono (komparitaj kun 85 milionoj da bend-registriloj) kaj pli ol 4 milionoj en Japanio ( ĉe unu el dek familioj).

La laserdisko estas tute anstataŭita de la DVD en la pomalgranda merkato de Usono. La diskoj konservis ioman popularecon ĉefe en Japanio kaj due en Usono. Kontraste, en Eŭropo, la laserdisko neniam estis vaste uzata kaj nuntempe restas forgesita.

La unua filmo prezentita en laserdisko en Usono estis Jaws, en 1978. La lastaj estis Sleepy Hollow kaj Bringing out the Death en 2000. En Japanio estis lanĉitaj diskoj ĝis la fino de 2001.

Teknika informo[redakti | redakti fonton]

Iom similaj al kompakta disko sed pli grandaj, la laserdiskoj, dediĉitaj al filmoj estis 30 centimetrojn longaj diametre kun du gluitaj diskoj el aluminio.Ili havigis po 30 minutojn en unu flanko laŭ formato CAV aŭ 60 minutojn laŭ CLV. Malkiel la DVD, ili ne uzas ciferecan teknologion por konservi la bildojn .Ekzistis aliaj diskoj 18 aŭ 12 centimetrojn longaj kun malpli da kapacito.

La sono povas esti konservita laŭ analogacifereca, formato, en granda bunto da enkodig-formatoj.

Kompare al VHS[redakti | redakti fonton]

  • Pli alta bildo-kvalito ol VHS
  • Ebleco de cifereca sono
  • Aleatora aliro simila al DVD
  • Teorie ne perdas kvaliton post multaj reproduktadoj
  • Malpli kosta produktado de la diskoj
  • Pezaj diskoj kun limigita kapacito

Kompare al DVD[redakti | redakti fonton]

  • Kvalito tre dependanta de la reproduktilo, malkiel en la cifereca DVD
  • Teorie ĝia kvalito povas esti supera al DVD, sed tio envere okazas maloftege. Nur la plej multekostaj reproduktiloj de laserdisko kapablas alproksimiĝi al tio.
  • Problemo crosstalk (la lasero legas la apudan linion)
  • Konstantaj trembriloj
  • Ioma manko de difiniteco en fortaj koloroj kaj lokoj kun multaj detaloj
  • Difektado de malbonkvalitaj diskoj

Videoludoj en laserdisko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj firmaoj profitis el la laserdiskoj por krei arkadajn videoludojn dum la 80-aj kaj unuaj 90-aj jaroj. Speciale konataj estis Dragon's Lair kaj Space Ace. La komputilo de la arkad-ludo situigis la laseron en difinita parto de la disko dependante de agoj de la ludanto. La bona kapablo de la laserdiskoj montrante videon permesis oferti pli detalajn kaj kompleksajn bildojn, kvankam oferante la interaktivecon.