Vurma Glaciepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lasta glaciepoko)
Tipoj de vegetado en la pinto de la lasta glaciepoko.
La Vurma Glaciepoko en Eŭropo
Würm glaciation, shown in ice core data from the Antarctica and Greenland

La glaciepoko konata kiel Würm (Vurma) en Eŭropo kaj Wisconsin (Viskonsina) en Ameriko estis la lasta kiun la tero travivis kaj per ĝi oni konsideras la finon de Plejstoceno kaj la nomataj "antropologiaj glaciepokoj" de la sciencistoj, ĉar ili estis uzataj de la homo por veni en Amerikon.

La antaŭaj "antropologiaj glaciepokoj" al tiu Vurma aŭ Viskonsina, estis la Danuba Glaciepoko, antaŭ 2.000.000 da jaroj; Gunza Glaciepoko, antaŭ 1.000.000 jarojn; la Mindela Glaciepoko antaŭ 400.000 jaroj kaj la Risa Glaciepoko antaŭ 150.000 jaroj. Oni supozas ke ili ĉiuj estis uzataj de la homo por atingi Amerikon, en pli malpli alta grado.

La sciencistoj asertas ke la Beringa Markolo, en kondiĉoj estis transirebla de homoj kaj bestoj daŭris mallongan geologian periodon je 4 mil jaroj en la unua etapo. En la dua etapo ĉirkaŭ 15.000 jaroj. Dum 19.000 jaroj, la praaj grupoj el Azio povis transiri la "ponton de Beringio". tiu tempo sufiĉis por ke la unuaj homamasoj el Azio estus atingintaj Nordamerikon.