Lateralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Lateraloj (aŭ pleonasme lateralaj konsonantoj) estas "L"o-ecaj konsonantoj prononcataj per okludo (obstrukcio) farata ie ajn laŭ la akso de la lango, dum aero de la pulmoj eskapas trans unu flanko aŭ ambaŭ flankoj de la lango.

Plej komune la pinto de la lango faras kontakton kun la supraj dentoj (vidu artikolon dentalo) aŭ la supra gingivo (la alveola kresto) senpere malantaŭ la dentoj (vidu artikolon alveolaro). La plej komunaj lateraloj estas alproksimantoj kaj apartenas al la klaso likvidoj.

Lateraloj en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La angla havas unu lateralan fonemon: la lateralan alproksimanton /l/, kiu en multaj akĉentoj havas du alofonojn. Unu, trovata antaŭ vokaloj kiel en lady (~damo) aŭ fly (~muŝo/flugi), estas nomata clear l (~klara lo), prononcata kiel la alveolara laterala alproksimanto [l] per "neŭtra" pozicio de la korpo de la lango. La alia varianto, tiel-nomata dark l (~tenebra lo), trovata antaŭ konsonanto aŭ vort-fine, kiel en bold (~kuraĝa) aŭ tell (~diri/informi), estas prononcata kiel la velarigita alveolara laterala alproksimanto [ɫ] kun la lango pozanta kulerecan formon kun sia malantaŭa parto levita, kio donas al la sono [w]- aŭ [ʟ]-ecan resonadon. En iuj lingvoj, kia la albana, tiuj du sonoj estas malsamaj fonemoj. Orientaj slavaj lingvoj kontrastigas [ɫ] kaj [lʲ] sed ne havas simplan [l].

En multaj britaj akĉentoj (ekz. la londona angla), tenebra [ɫ] povas suferi vokaligadon per la reduktado kaj perdo de kontakto inter la pinto de la lango kaj la alveola kresto, iĝante ronda malantaŭa vokalo aŭ glito. Tiu proceso konvertas la prononcon de tell en ion kia [tɛɰ]. Simila proceso okazis en la brazila portugala lingvo kaj en la malnova franca, kun la rezulto [w], de kio la moderna franca sauce (~saŭco) kompare kun la hispana salsa. Ankaŭ en la pola historia [ɫ] (literumita ł) estas iĝinta [w].

En centraj kaj veneciaj dialektoj de la vènetia intervokala /l/ iĝis duonvokala [o], tiel ke la skribita vorto la bala prononciĝas [abae̯a].

Multaj aŭtoĥtonaj aŭstraliaj lingvoj havas serion de tri aŭ kvar lateralaj alproksimantoj, kiel havas ankaŭ diversaj dialektoj de la irlanda. Pli raraj laterala konsonantoj inkluzivas la retrofleksajn lateralojn kiuj troveblas en la plejo da hindarjaj lingvoj, la sono de la kimra ll, la senvoĉa alveolara laterala frikativo [ɬ] kiu troveblas ankaŭ en la zulua kaj multaj indiĝenaj amerikaj lingvoj. En la adigea (ady) kaj iuj atabaskaj lingvoj kia la häna kaj senvoĉa kaj voĉa alveolara laterala frikativo troviĝas, sed ne estas alproksimanto. Multaj el tiuj lingvoj havas ankaŭ lateralajn afrikatojn. Iuj lingvoj havas palatalajn aŭ velarajn senvoĉajn lateralajn frikativojn aŭ afrikatojn, kiaj la dahala (dal) kaj la zulua (zul), sed al la IFA mankas simboloj por tiuj sonoj. Tamen, taŭgaj simboloj estas facile fareblaj per aldono de lateral-frikativa zono al la simbolo por la respektiva laterala alproksimanto (vidu sube). Manke de tio, senvoĉa diakrito estas aldonita al la alproksimanto.

La tibeta havas senvoĉan lateralan alproksimanton, kutime latinalfabetigita kiel lh, as en la name Lasao, kiu en multaj lingvoj literumiĝas Lhasa.

La japana (jpn) havas alveolan lateralan frapeton kaj la paŝtua havas retrofleksan tian.

Granda nombro da lateralaj klaketoj, 17, troviĝas en la lingvo !Xóõ (nmn).

Listo de lateraloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj simboloj[redakti | redakti fonton]

La simbolo for la senvoĉa alveolara laterala frikativo formas la bazon por la laŭokazaj ad hoc simboloj por aliaj senvoĉaj lateralaj frikativoj: retrofleksa, palatala, velara (la lastaj du konataj nur de afrikatoj):

Lateral fricatives.png

La simbolo por la alveolara laterala frapeto estas la bazo por la atendebla simbolo por la retrofleksa laterala frapeto:

Lateral flaps.png

Tiaj simboloj estas raraj, sed iĝadas pli ordinaraj nun ke tipar-redakta softvaro iĝis disponebla. Notu tamen ke pro tio ke ili ne estas sankciitaj de la IFA, estas neniaj unikodaj valoroj por ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]