Latinameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de latin-amerikaj landoj (hispanaj, portugalaj kaj francaj). Belizo ankaŭ havas grandan hispanlingvan homaron.
Dosiero:Sudameriko694x1111px.jpg
Mapo de Sudameriko

Latin-Ameriko (hispane América LatinaLatinoamérica; portugale América Latina; france Amérique latine) estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la hispana, la portugala aŭ la franca.

Latin-Ameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sud-Ameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).

Oni neniam kunkalkulas franclingvajn teritoriojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio. Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.

La koncepton „Latin-Ameriko“ enkondukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de la franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.

Portugala Latin-Ameriko (aŭ „Luzitan-Ameriko“):

Franca Latin-Ameriko:

Hispana Latin-Ameriko (aŭ „Hispanameriko“):

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj