Latina Patriarkato de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko Sankta Laŭrenco Ekstermura, sidejo de la Latina Patriarko de Jerusalemo en Romo de 1374 al 1847.

La Latina Patriarko de Jerusalemo estas la titolo donita de la Latina Eklezio kaj la Katolika Eklezio ĝenerale al la Ĉefepiskopo de Jerusalemo. La Ĉefdiocezo de Jerusalemo havas jurisdikcion sur ĉiuj praktikantoj de la latina katolika ritaro, en Israelo kaj en Palestino, Kipro kaj Jordanio. Ĝi ne havas jurisdikcion sur la katolikoj de la Katolikaj Orientaj Eklezioj, kaj la melĥitoj kaj la maronitoj establis plurajn diocezojn en tiuj regionoj.

La Latina Patriarko de Jerusalemo estas unu el la katolikaj orientaj patriarkoj. Ĝi estas la plej antikva titolo inter tiuj patriarkoj (1099) kaj estas la sola el latina rito. Tamen, tiu titolo estas pli simbola ol analoga de la aliaj patriarkoj, ĉar li ne estras apartan eklezion en komunio kun la katolika. Temas pri episkopo kun la plentempa privilegio havi tiun honoran titolon kiel la patriarkoj de Venecio, Lisbono kaj Orientaj Hindioj.