Latina ritaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latina rito)

La latina ritaro entenas plurajn liturgiajn ritojn, kiujn uzas la latina eklezio.

Aldonante la liturgiajn ritojn de la orientaj katolikaj eklezioj, oni vidas grandan diferencon inter la katolika eklezio kaj aliaj antikvaj eklezioj, kiaj la (bizanca) ortodoksa eklezio, la orientaj ortodoksaj eklezioj kaj la Asiria Eklezio de la Oriento. Ĝenerale, ĉiu antikva nekatolika eklezio havas sian propran liturgian riton. Nur en kazoj de recentaj skismoj, liturgia rito estas komuna al du eklezioj. Tiel, inter la orientaj ortodoksaj eklezioj, la eritrea ortodoksa eklezio (sendepende ekekzistinta en 1993) kaj la etiopa ortodoksa eklezio havas la saman liturgian rito, kiu estas simila sed ne identa al la kopta.

La latina eklezio, dirata ankaŭ okcidenta, estas unu el la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. La aliaj 23 estas orientaj katolikaj eklezioj, inter kiuj preskaŭ ĉiuj celebras liturgion identa al tiu de unu nekatolika eklezio.

Al ĉiuj praktikantoj la latinajn liturgiajn ritojn aplikas la eklezia juro okcidenta, nun kodita en la Kodo de Kanona Juro. Tial oni normale donas la Eŭkaristion kaj la Konfirmacion nur a baptitaj personoj, kiuj jam atingis la raciaĝon, konsekri la sanktajn oleojn rajtas fari ĉiu episkopo reganta diocezon kaj ne estas privilegio de pli alta aŭtoritato (patriarko), oni ordinas sacerdotoj nur fraŭlojn, ktp.

Aktualaj latinaj liturgiaj ritoj[redakti | redakti fonton]

Kampo de uzo de la ambrozia rito
  • La roma rito, la plej vaste pratikata, originis en Romo, sed oni adoptis ĝin en preskaŭ tuta la Eklezio latina. Ĝi mem akceptis influojn de aliaj ritoj, precipe de la gaŭla rito dum la Mezepoko. Post kvar jarcentoj de rigida neŝanĝemo, ĝi estis modifita en la 20-a jarcento jam antaŭ la Dua Vatikana koncilio
  • La ambrozia rito, praktikata en la ĉefdiocezo de Milano kaj en partoj de najbaraj diocezoj, ankaŭ en Svisio.
  • La mozaraba rito, iam la normala rito de hispanaj kristanoj, anstataŭigita de la roma post la reconquista de la teritorio okupita da araboj, reenkondukita en la 16-a jarcento kaj nun ankoraŭ celebrata en kelkaj partoj de Hispanio, precipe en kapelo de la katedralo de Toledo
  • La braga rito. de la ĉefdiocezo de Braga, iam primasa episkopujo de Portugalio, kie ĝia nun estas nedeviga
  • La rito de la kartuzianoj

Latinaj liturgiaj ritoj antaŭnelonge abandonitaj[redakti | redakti fonton]

Iuj religiaj institutoj adoptis la reviziitan roman riton post la Dua Vatikana koncilio, forlasante la propran rito, kiun tamen sed kelkaj malmultaj membroj ankoraŭ permesite celebras:

Malaktualaj latinaj liturgiaj ritoj[redakti | redakti fonton]

De tiuj liturgiaj ritoj la plej studata estas la gaŭla rito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]