Latinida valuta unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latinida valuta unio
valutunio • administra teritoria unuo
Ŝtato: Francio, Belgio, Italio, Svislando kaj poste Grekio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr

La latinida valuta unio estiĝis jare 1865 rezulte de interkonsento de Francio, Belgio, Italio kaj Svislando. Grekio ekmembriĝis en la union dum la jaro 1868. Celo de la unio estis tenado de mona dumetalismo (mona sistemo, en kiu funkcion de monoj plenumas oro kaj arĝento). Interkonsento antaŭdifinis liberan stampadon de moneroj de du metaloj en proporcio 1:15,5. La bazaj valutoj de la membroŝtatoj, franca, svisa kaj belga franko, itala liro kaj greka drakmo estis adekvataj al 0,29 gramoj de pura oro aŭ al 4,5 gramoj de pura arĝento. Alia karakterizaĵo de la unio estas, ke emisiitaj monbiletoj estis ŝanĝeblaj kontraŭ oro aŭ arĝento kaj ke la naciaj moneroj estas libere cirkulantaj ene de la tuta unio.

La unio formale malfondiĝis fine de la jaro 1926, fakte jam ne plu funkciis ekde la komenciĝo de la Unua Mondmilito. Ĉefa kialo de la malfondo estas, ke la bazaj principoj, sur kiuj la unio baziĝis, estis rompitaj de preskaŭ ĉiu membroŝtato, kaj ke ĉiuj landoj signife pliakcentis siajn proprajn celojn kaj interesojn, do ekmankis politika unueco de ĉiuj membroŝatoj.

Dum la sama epoko, en norda Eŭropo pro samaj ekonomiaj kialoj funkciis la skandinavia valuta unio. Ambaŭ valutaj unioj iusence estas rektaj antaŭuloj de la nuntempa komuna eŭropa valuto Eŭro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

belga franko, franca franko, itala liro, moderna greka drakmo kaj svisa franko.

Iuj arĝentaj moneroj el la epoko de la latinida valuta unio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]