Latinidlingva Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino Latinidlingva Eŭropo (aŭ Eŭropo latinida) estas neekzakta termino uzata por la regionoj de Eŭropo en kiuj regas la latinidaj lingvoj. Ne ekzistas difino komune akceptata kvankam tradicie oni inkluzivas en ĝi ĉiujn ŝtatojn de okcidanta Eŭropo kies oficiala lingvo venas de la latina, kiel Portugalio, Hispanio, Andoro, Francio, Italio, kaj regionoj en aliaj ŝtatoj kiel Valonio en Belgio kaj la franclingva, itallingva kaj romanĉaj areoj de Svislando, samkiel la mikroŝtatoj de Eŭropo asociitaj al la antaŭaj landoj. Al ĉi tiu aro ankaŭ apartenas Rumanio kaj Moldavio sed situantaj en Orienta Eŭropo.

Ĉi tiu termino estas uzata de kelkaj aŭtoroj kiel Rogelio Pérez-Perdomo kaj Lawrence Friedman. Plejparto el ĉi landoj apartenas al la Latinida Unuiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]