Latinigita Populara Alfabeto
La Latinigita Populara Alfabeto (LPA) estas la plej vaste uzata alfabeto por skribi la miaan lingvon. Ĝi kreiĝis en Laoso inter jaroj 1951 kaj 1953 per tri misiistoj eŭropaj kaj multaj miaaj helpintoj. Multaj aliaj skribaj sistemoj ankaŭ kreiĝis, inkluzive de sistemoj kun la latina alfabeto bazita de pinjino aŭ la Vjetnama alfabeto. Estas ankaŭ Pahajo, unika skriba sistemo kreita per Shong Lue Yang, miaa animema gvidinto Laosa, kiu kredis, ke la skriban sistemon Dio montris.[1]
LFA | IFA | Ekspliko |
---|---|---|
c- | [c] | Simila al "tj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato |
ch- | [cʰ] | Simila al "thj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio |
d- | [d] | Kiel "d;" sen aspiracio. Nur en blankmiaa. |
dh- | [dʱ] | Kiel "d;" kun aspiracio. Nur en blankmiaa. |
f- | [f] | Same kiel Esperante |
g- | [ŋ] | Kiel naza "n" kelkfoje antaŭ "k" aŭ "g" |
h- | [h] | Same kiel Esperante |
hl- | [ɬ] | Kiel "l" sen voĉo kaj kun samtempa "h;" simila al Kimria "ll" |
hm- | [m̥] | Kiel "m" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en blankmiaa. |
hn- | [n̥] | Kiel miaa "hm" aŭ kiel "n" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en blankmiaa. |
hnl- | [m̥ɬ] | Kiel miaa "hn" kun sekva miaa "hl." Nur en blankmiaa. |
hny- | [n̥j] | Kiel miaa "hn" kun sekva "j." Nur en blankmiaa. |
k- | [k] | Kiel "k;" sen aspiracio |
kh- | [kʰ] | Kiel "k;" kun aspiracio |
l- | [l] | Same kiel Esperante |
m- | [m] | Same kiel Esperante |
n- | [n] | Same kiel Esperante |
nc- | [ɲɟ] | Simila al "ndj" en "landjardo" aŭ "ntj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato |
nch- | [ɲɟʱ] | Simila al "ndhj" en "landjardo" aŭ "nthj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio |
nk- | [ŋɡ] | Kiel naza "ng" en "angilo;" sen aspiracio |
nkh- | [ŋɡʱ] | Kiel naza "ngh" en "angilo" aŭ naza "nkh" en "ankaŭ;" kun aspiracio |
nl- | [mˡ] | Kiel "ml" en "amletero" |
np- | [mb] | Kiel "mb" en "ambaŭ;" kun aspiracio |
nph- | [mbʱ] | Kiel "mbh" en "ambaŭ" aŭ "mph" en "ampero;" kun aspiracio |
npl- | [mbˡ] | Kiel "mbl" en "emblemo;" sen aspiracio |
nplh- | [mbɬ] | Kiel "mbhl" en "emblemo" aŭ "mphl" en "ampleksa;" kun aspiracio |
nq- | [ɴɢ] | Kiel "ng" en "angilo;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio |
nqh- | [ɴɢʱ] | Kiel miaa "nq" aŭ kun aŭ sen voĉo; ĉiam kun aspiracio |
nr- | [ɳɖ] | Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto |
nrh- | [ɳɖʱ] | Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio |
nt- | [nd] | Kiel "nd" en "ondo;" sen aspiracio. Nur en blankmiaa. |
nth- | [ndʱ] | Kiel "ndh" en "ondo" aŭ "nth" en "antaŭ;" kun aspiracio. Nur en blankmiaa. |
nts- | [ɳɖʐ] | Simila al "nĝ" en "manĝi" aŭ "nĉ" en "anĉo;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto |
ntsh- | [ɳɖʐʱ] | Simila al "nĝh" en "manĝi" aŭ "nĉh" en "anĉo;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio |
ntx- | [ndz] | Kiel "ndz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" sen aspiracio |
ntxh- | [ndzʱ] | Kiel "ndhz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" kun aspiracio |
ny- | [ɲ] | Simila al "nj" en "panjo" aŭ kiel Hispana "ñ" |
p- | [p] | Kiel "p;" sen aspiracio |
ph- | [pʰ] | Kiel "ph;" kun aspiracio |
pl- | [pˡ] | Kiel "pl" en "placo;" sen aspiracio |
plh- | [pɬ] | Kiel "phl" en "placo;" kun aspiracio |
q- | [q] | Simila al "k;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio. Kiel Franca "r" sen trilo. |
qh- | [qʰ] | Kiel miaa "q" kun aspiracio |
r- | [ʈ] | Simila al "t" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto; sen aspiracio |
rh- | [ʈʰ] | Miaa "r;" kun aspiracio |
s- | [ʂ] | Kiel "ŝ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto |
t- | [t] | Kiel "t;" sen aspiracio |
th- | [tʰ] | Kiel "th;" kun aspiracio |
ts- | [ʈʂ] | Simila al "ĉ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto |
tsh- | [ʈʂʰ] | Simila al "ĉh;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio |
tx- | [ts] | Kiel "c;" sen aspiracio |
txh- | [tsʰ] | Kiel "ch;" kun aspiracio |
v- | [v] | Same kiel Esperante |
x- | [s] | Kiel "s" |
xy- | [sj] | Kiel "sj" en "sesjaro" |
y- | [j] | Kiel "j" |
z- | [ʐ] | Simila al "ĵ" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto |
Miaa estas tona lingvo uzanta 7 malsamajn tonojn:
Tono | Ekzemplo[2] | Literumo |
---|---|---|
Maluvuma | /pɔ́/ "pilko" | pob |
Meza | /pɔ/ "lieno" | po |
Uvuma | /pɔ̀/ "dorno" | pos |
Ekmaluvuma uvumen | /pɔ̂/ "ino" | poj |
Ekmeza maluvumen | /pɔ̌/ "ĵeti" | pov |
Ekuvuma uvumegen | /pɔ̰/ "vidi" | pom |
Ekmeza uvumen | /pɔ̤/ "avino" | pog |
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Pahawh Hmong alphabet
- ↑ Ekzemploj el: Heimbach, Ernest H. White Hmong-English Dictionary [White Meo-English Dictionary]. 2003 ed. Ithaca, NY: Cornell Southeast Asia Program Publications, 1969. Notu, ke multaj el ĉi tiuj vortoj havas multajn signifojn.