Latinigo (literaturo)
El Vikipedio
Latinigo estas praktiko igi latina nelatinan nomon laŭ latina stilo. Tio celas imiti aŭ sekvi latinajn aŭtorojn, aŭ eĉ prezenti pli impresan bildon. Tion oni faras per transformado de la koncerna nomo en latinajn sonojn (ekz. Geber por Jabir), per tradukado de nomo kun specifa signifo al latina (ekz. Venator por Cacciatore), aŭ per elkto de nova nomo baze sur ia atributo de la persono (ekz. Noviomagus por Daniel Santbech, eble el la latina nomo de la urbo de Nijmegen).