Latinlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latina Vikipedio
Latina Vikipedio
Latina Vikipedio
lingva versio de Vikipedio • MediaWiki website
Retadreso la.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo(j) Latina
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
vdr

La Latinlingva Vikipedio (Latine:Vicipaedia Latina) estas la latina eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 22-an de majo 2002 kaj ĝis januaro 2012 ĝi havas ĉirkaŭ 69000 artikolojn. Ĝi elstaras de la aliaj vikipedioj pro du kuriozaj aferoj, unue ĉar ĝi estas la plej granda vikipedio en mortinta lingvo; tamen atentendas ke estas la latina lingvo oficiala ĉe Vatikanurbo. Kvankam ĉiuj ĝiaj artikoloj estas en la latina, la diskutoj kutime estas en aliaj modernaj lingvoj. Same kiel la esperantlingva Vikipedio ĝi estas lingve neŭtrala allogante internaciajn legadkonsumantaron kaj artikolverkistaron.

Ortografio kaj gramatiko[redakti | redakti fonton]

La latina estas gramatike difinita sed ortografie ne, ĉar multaj fakulaj skoloj sekvas malsamajn vojojn. Ĉi tio sekvas el la neekzisto de minuskloj en la latina lingvo kaj la mezepoka diferencado inter la literoj i/j kaj u/v. En vicipaedia oni sekvas la pli freŝan skribmanieron, kiu estas pli uzata inter la nunaj filologoj kaj estas regulo diferencigi la litero u de v, tamen oni ne permesas la uzon de j.

Same, oni ne aprobas la uzadon de la ligaturaj literoj kiel æ kaj œ, ĉar en la latina neniam estis veraj literoj, sed estis ligaturoj por ŝpari spacon. Oni uzas la arabaj ciferoj por skribi iu ajn ciferon, krom la jarcentoj kaj la ciferoj de la regantoj.

Nuna vortprovizo kaj neologisma politiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefe, la unuaj artikoloj ĉe Vicipaedia temis pri klasika historio, tamen ekde 2006, nova grupo de uzantoj plivastigis la artikolojn kiuj temis pri teknologio, populara kulturo, kaj temoj de la 20-a jarcento.

La politiko de Vicipaedia pri neologismoj estas "Noli fingere", kio signifas "ne inventu (neologismojn)".[1] Por pritrakti aferojn kiuj ekzistis nek en antikveco nek en mezepoko, oni uzas terminarojn de la nuntempa latina, kiel la botanika latino, la scienca latino, la 19-a jarcentaj enciklopedioj kie oni ofte skribis latine kaj nunajn vortarojn de Vatikano. Oni uzas kiel fontojn ankaŭ famajn nunajn ĵurnalojn kiuj estas skribataj latine, kiel Ephemeris [2] kaj Radio Bremen.[3].

Kiel ĉe iu ajn internacia lingvo, kelkfojoj ekzistas pluraj terminoj ĝustaj por la sama afero, ekzemple, kiam Esperante oni povas diri ProgramaroSoftvaro. En la latina tio ĉi okazas multe pli ofte, ĉar la lingvo havas pli ol du mil jarojn de uzado en grandega geografia areo. Pro tio, por la sama afero povus ekzisti antikvaj, mezepokaj, malfruaj kaj modernaj terminoj por priskribi ĝin. Kiam tio ĉi okazas, kutime ĉe Vicipaedia oni nomas la artikolon sub la plej antikva termino kaj poste ene de la artikolo oni donas la aliajn samnomojn.

Kvalito de la artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la latina ne havas denaskulajn parolantojn, ĉiuj uzantoj de Vicipaedia lernis la latinan iam post la infanaĝo. Kiel ĉe iu ajn lingvo kiun oni lernas, iujn fojojn oni faras gramatikajn erarojn. La administrantoj de vicipaedia gvidas la kvaliton de la latina, pro tio, ĉiuj artikoloj devas havi latinan kvalitan indikilon. Tiu ĉi indikilo estas kolora punkto supre-dekstre de la artikoloj, ĉiu koloro indikas la kvaliton de la latina, verda signifas bonan latinan kaj ruĝa signifas malbonan latinan.

Ĉiumonate oni elektas artikolon kiu elstaras pro ĝia kvalito de enhavo kaj de latina.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Latinlingva Vikipedio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Wikipedia en latín en hispana  Vikipedio kaj Latin Wikipedia en angla  Vikipedio.

  1. Vicipaedia:Noli fingere
  2. Ephemeris
  3. Radiobremen. Arkivita el la originalo je 2010-06-18. Alirita 2012-01-21.