Latinxua Sin Wenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gazeto „Dazhung Bao“ („Dazhongbao“, 大众报) eldonita en Sovetunio

Latinxua Sin Wenz (ĉine: 拉丁化新文字; Lādīnghuà Xīn Wénzì), foje ankaŭ nomata Sin Wenz, Zhongguo Latinxua Sin Wenz, Beifanĝua Latinxua Sin WenzLatinxua) estas malmulte uzita sistemo de latiniigo de la ĉina lingvo. Oni kutime ne skribis tonojn, kiujn oni deduktis de la kunteksto.

Historie ĝi estis la unua sistemo de latinigo de la ĉina, uzata de ĉinoj anstataŭ ideogramoj. Ĝi estis kreita en Sovetunio kaj uzita de ĉinaj enmigrintoj, tiam multaj en orienta Siberio, ĝis kiam ili forlasis la landon. Poste ĝi reviviĝis portempe en la norda parto de Ĉinujo, sed estis forlasita post kreado de la popolrespubliko de Ĉinujo, supozeble ĉar komunisma regantaro ne volis asociiĝi kun la antaŭjuĝoj kontraŭ la alfabeto en la regionoj, kie komunisma potenco ankoraŭ ne establiĝis.

Kreo de la latina skribo por la ĉina lingvo estis parto de la larĝa movado por alfabetigo de popoloj en frua Sovetunio: tiam latinskribajn alfabetojn ricevis pluraj lingvoj, kiuj antaŭe ne havis alfabeton aŭ limigite uzis diversajn sistemojn surbaze de la cirila aŭ de la araba skribo. Oni planis ankaŭ latinigon de la rusa skribo, jam pretis du esence similaj sistemoj. Plejparto de tiuj alfabetoj estis kelkajn jarojn post la enkonduko, dum regado de Stalin, anstataŭigitaj per ciril-bazitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]