Latunbando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita latunbando

Latunbando estas blovmuzika ensemblo, kiu evoluis en Britujo ekde proks. 1830; en la lasta jardekoj ankaŭ en kelkaj eŭropaj landoj ekestis latunbandoj. En Nordameriko Aŭstralio la britstilaj latunbandoj travivis propran evoluon. Latunbando estas mallongiga arnomo, kiu inkluzivas ĉiujn latunajn blovinstrumentojn.

Historio kaj socia pozicio

Latunbandoj ekestis en la karbominaj regionoj. Por multaj laboristoj de la frua industriiga epoko la kunmuzikado kun kolegoj estis distraĵo. Krome oni supozis, ke la streĉado de la pulmoj vere intensa je ĉi tiu muzikspeco antaŭmalhelpas laborkaŭzitajn silikozojn. Ankaŭ la fabrikposedantoj subvenciis latunbandojn. Tiel formiĝis fabrikbandoj, kiuj allogis laboristojn kaj servis kiel varbado por la propraj produktaĵoj. Ankoraŭ nun ekzistas en Britujo kelknombro de fabrik-apartenaj latunbandoj kun pli ol 150-jara tradicio.

Krom industriejoj ankaŭ Savarmeo grave rolis je la evoluo de latunbandoj: Ekde 1880 ĉiuj oficiroj kaj soldatoj devis ellerni blovinstrumenton, kaj tiamaniere jam ses jarojn poste ekzistis proks. 400 bandoj de la Savarmeo.

Paralele al la evoluo en industriejo kaj Savarmeo precipe en la tempo inter 1860 kaj 1880 ankaŭ formiĝis privataj latunbandoj, tiel ke proks. 1890 la nombro de ĉiuj bandoj nur en Anglujo situus inter 15.000 ĝis 20.000.

Per la konkursoj ĉiujare okazantaj ekde 1850 en malsamaj ligoj ne nur teniĝis aŭ pliboniĝis la muzika nivelo, sed je tiaj okazoj la muzikantoj konatiĝis kun aliaj kolegoj kaj povis eliri la ĉiutagecon. Por la konkursoj ekzistas striktaj reguloj, kiuj ne nur validas por la bandoj, sed ankaŭ por la juĝantaro. Ĉi-lasta sidas dum la prezentadoj en apartaĵo, por ke ili ne povu ekkoni, kiu bando ĵus ludas.

Instrumentaro

La fruaj fabrikbandoj kaj antaŭuloj de latunbandoj havis ne nur latunajn sed ankaŭ lignajn blovinstrumentojn. Post kiam la brita armemuziko formiĝis laŭ prusa modelo en nurlatunaj bandoj, tio ankaŭ influis la civilbandojn. Tiun evoluon instigis ankaŭ la enkonduko de valvoj je latunblovinstrumentoj, kiuj ebligis la kromatan ludadon. La jam frue ekestanta konkursado postulis unuecigon de la reguloj, sed ankaŭ de la instrumentado. Je la komenciĝo de la nova jarcento bando rajtis havi maksimume 24 membrojn. La nun kutima instrumentado de latunbando estas jena:

  • sopran-korneto (en E♭)
  • kvar solokornetoj (en B♭)
  • repiano-korneto (en B♭)
  • du 2-aj kornetoj (en B♭)
  • du 3-aj kornetoj (en B♭)
  • flugilkorno (en B♭)
  • tri kornoj (en E♭)
  • du baritonoj (en B♭)
  • du eŭfonoj (en B♭)
  • du trombonoj (en B♭)
  • bastrombono (en C)
  • du tubjoj (en E♭)
  • du tubjoj (en B♭)
  • tri frapinstrumentistoj

Latunbanda literaturo laŭtradicie estas transponita (escepte la bastrombonon) kaj notita en violonklefo.

Repertuaro

La latunbandoj ludis je la komenco precipe aranĝaĵoj de konataj temoj el operoj. Aliaflanke jam ege frue oni komponis pecojn aparte por latunbandoj, ekz. la Tydfil Ouverture de Joseph Parry, kiu ankoraŭ nuntempe estas ludata. Karakterizaj tamen estas priverkadoj de popularaj melodioj el operoj kaj operetoj, ekz. el Il Trovatore (1857) aŭ I Vespri siciliani (1880) de Verdi aŭ de Meyerbeer Le Prophète (1869). Ofte ankaŭ variaj melodioj de komponistoj estis priverkataj en unu peco ("kvodlibeto "). Komence de la 20-a jarcento ankaŭ renomaj komponistoj verkis pecojn por latunbandoj.

La filmo Brassed Off (1996) de Mark Herman portretis latunbandon antaŭ la fono de la ĉesigo de karbominado en Anglujo kaj la daŭra senlaboreco kaŭzita per tio.

Eksteraj ligiloj