Latunblova kvinteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Latunblova kvinteto estas muzika ensemblo, kiu konsistas el kvin latunblovistoj. Ĝia moderna formo konsistas el du trumpetoj, korno, trombono kaj tubjo.

Populariĝis latunblovaj kvintetoj proksimume ĉirkaŭ 1950, kiam Robert Nagel kaj Harvey Philips fondis la „New York Brass Quintet“. Sekve fondiĝis ĉefe en Usono ensembloj ne nur ene de la latunblovaj registroj de simfoniorkestroj, sed ankaŭ ĉe universitatoj. Famiĝis antaŭ ĉio ankaŭ Canadian Brass, kvinteto, kiu ege pregis la pluan evoluon kaj ekigis latunblovkvintetan movadon.

Multaj komponaĵoj por lantunblovaj kvintetoj ekestis, krome abundo da aranĝaĵoj de verkoj i.a. de Johann Sebastian Bach apartenas al la repertuaro de latunblovaj kvintetoj.

Elire de la latunblova kvinteto formiĝis multaj latunblovaj ensembloj de plej malsamaj instrumentadoj, en kiuj ankaŭ estas ludataj korneto, tenorkornobaritonkorno/eŭfono.