Latvia Popola Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latva Popola Fronto)
Latvia Popola Fronto
partio
Komenco junio 1988 vd
Lando(j) Latvio vd
Jura formo public organization
vdr
Muzeo pri la Latvia Popola Fronto en Rigo

La Latvia Popola FrontoPopola Fronto de Latvio (latve Latvijas Tautas fronte) estis politika organizaĵo en Latvio fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj, kiu gvidis Latvion en ŝtatan sendependecon el la komunisma ŝtato Sovetunio, kiu en junio 1940 perforte konkeris kaj okupis la respublikon kaj de tiam regis ĝin.

Ĵurnalo de la organizaĵo estis Atmoda ("Vekiĝo"), printita en la latva kaj rusa lingvoj inter la jaroj 1989 kaj 1992.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj celoj de la organizaĵo estas atingitaj. Latvio nun estas sendependa ŝtato, en kiu la latva lingvo estas la sola ŝtata lingvo. La ekonomio kaj politiko, inter 1940 kaj 1991 socialismaj, plan-ekonomiaj kaj orientitaj je la ŝtataj bezonoj de Sovetunio, nun estas liber-merkata kaj orientita al la demokratiaj partneraj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Kvankam la Popola Fronto ĉesis ekzisti en la malfacila fazo de ekonomiaj problemoj meze de la 1990-aj jaroj, multaj el ĝiaj tiutempaj membroj nun havas gravajn rolojn en la publika vivo de Latvio - inter ili ekzemple estas Sandra Kalniete kaj Valdis Zatlers, ekde 2007 la ŝtata prezidanto de Latvio.